la amindeco de la Oksforda profesoro kaj de lia ĉarma edzino kaptos vian koron kaj malinklinigos vin reveni al ni aŭ al la hospitalo.
La brakoj de Flora tuj ĵetiĝis ĉirkaŭ la kolon de la onklo:
— Neniam, kara onklo, neniam, — ŝi ekkriis, — kaj vi bone scias tion, alie vi ne ŝercus pri ĝi.
— Bone, virineto; ni ne povas vivi sen vi; kaj la hospitalo tre bezonas vin kaj flegistinojn tiajn, kiel vi. — Sin turnante al Doroteo, li aldiris:
— Vi montris vin tiel bonega flegistino, fraŭlino Parkinson, ke mi sentas fortan deziron forlogi vin de via nuna okupado.
Ŝajnigante maltrankvilecon, tamen ridetante, la juna virino respondis:
— Ne, doktoro Graham, ne tentu min for de mia amata laboro!
— Ha! — rediris la kuracisto, — verŝajne mia malforteco estas ankaŭ la via: Mi povas kontraŭstari ĉion, kun escepto de tento.
• • • • • •
Leo Broadbent revenis de Long-Seaton ok tagojn post la terura interparolo kun fraŭlino Parkinson en la antaŭĉambro de sia klubo. Flora ne estis hejme; sed, kontraŭ la konsilo de onklo Graham, li silentis pri la malapero de la fratino, esperante, ke ŝi retroviĝos antaŭ lia reveno. Ju pli li alproksimiĝis al Londono, des pli li maltrankviliĝis. Kiam la politika ekscito malakriĝis, la senespereco de lia situacio pli kaj pli altrudis sin al liaj pensoj. Multfoje li demandis sin, ĉu eble la du Pentuki’a direktoroj ĝisiris atencon kontraŭ la vivo de Flora. En tiu okazo suspekto pri malvirtega mortigo nepre falos sur lin.
Sur sia skribtablo li trovis letereton de doktoro Graham, kiu sciigis lin per tre malmultaj vortoj, ke li deziras vidi lin tuj post lia reveno — nenion plu. La malĝentila mallongeco de la letereto kolerigis lin kaj