Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/274

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
257
MIRINDA AMO

formuli mian akuzon? Nu, respondu do simple: Ĉu vi — aŭ ne — intrigis kune kun la direktoroj de hinda kompanio por ŝteligi el la domo de hinda princo, kies advokato vi estis, kaj kiu plene fidis vin, la dokumentojn ebligontajn al li, gajni sian proceson? Ĉu vi — aŭ ne — lerte — laŭ via propra imago — faligis suspekton sur senkulpan junulon, nome Vilfrido Gallimore, per letero, kiun skribis iu Georgo Stubbs, loĝanta ĉe la strato Union? Ĉu — aŭ ne — sciiĝinte, ke via fratino eltrovis vian friponaĵon pro amo al tiu noblanima junulo, vi penis por perforte, per minacoj, ĵurigi ŝin silenti? Respondu!

— Kun indigno mi forpuŝas tutan tiun ĉi hontindan kulpigon, — respondis Leo maltime, furioze rigardante sian onklon.

Doktoro Graham renkontis la rigardon de la nevo kun malestimo kaj diris:

— Vi ne imponas al mi, mia lerta junulo, per via peno esti tragedia. Kiom utilos al vi nun malkonfesi tion, kion vi jam konfesis al fraŭlino Parkinson kaj al Flora?

— Mi konfesis nenion. Iafoje okazas, ke honesta homo estas vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tro abomena kulpigo por peni rebati ĝin. Mi estas viktimo de hontinda intrigo, ne tiu bubo de tre dubinda deveno, kiu havis la senhontecon levi la okulojn al filino de la Broadbent’oj . . .

— Kaj kiu, vi pensis, eĉ fariĝis rivalo je la mano de fraŭlino Parkinson? He?

— Ridindaĵo, onklo! Ĉu tiu bubaĉo iam sopire rigardis fraŭlinon Parkinson, mi ne scias — tre verŝajne li estas sufiĉe malmodesta — mi neniam aspiris tian estetikulinon.

— Ho, vi, do, estas la viktimo de hontinda intrigo? Efektive? Ĉu vi povas klarigi al mi, sinjoro advokato, kian motivon povus havi — laŭ via supozo — via fratino, fraŭlino Parkinson, ties frato Filipo kaj sinjoro Brent por aparte penadi por kaŭzi vian ruiniĝon?

— La afero ne komenciĝis per ili.

— Ĉu vi do povas diveni iajn apartajn rilatojn inter