Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/276

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO XVI

Je la sama tempo, kiam Flora iom post iom resaniĝis sub la ama zorgado de onklino Marinjo kaj de onklo Hunt en Oksfordo, Vilfrido transloĝiĝis de Leipzig al Frankfurt-am-Main. Sinjoro Karl Brockhaus, riĉa bankiero, kiu pasigis kelkajn jarojn en Londono kiel direktoro de banka filio de sia patro kaj kiu kondukis de tie junan edzinon el nobela familio, komisiis al li la desegnadon kaj, kune kun eminenta germana firmo de arĥitekturistoj, la direktadon de la konstruo de domego laŭ angla stilo. Kun grandaj ĝuo kaj fervoro Vilfrido komencis la laboron fari skizojn por la menditaj desegnaĵoj. Kun ne malpli granda entuziasmo li studadis la muzikon kaj iafoje, post laciga laboro, vizitis grandan koncertejon de la tiea filharmonio, kie ludiĝis klasikaj kaj simfoniaj verkoj. Tiajn komponaĵojn Vilfrido precipe ŝatis.

Iun vesperon en la monato Februaro li eniris la belan ĉambregon de tiu institucio kvaronhoron antaŭ la komenco de la koncerto; sed preskaŭ ĉiuj lokoj jam estis okupitaj. Fine, post longa ĉirkaŭrigardo, li trovis seĝon ĉe malgranda tablo, ĉe kiu jam sidis maljuna blankhara sinjoro kaj juna fraŭlino kun belaj orbrunaj haroj kaj ridetantaj bluaj okuloj. Vilfrido ĝentile klinsalutis kaj sidiĝis. La ok monatoj, kiujn li pasigis en Germanujo faris je li rimarkindan ŝanĝon. Lia vireca vizaĝo estis ekster lia aĝo pensema kaj serioza, kelkafoje eĉ iom melankolia. Lia sintenado estis tiu de viro, kiu sentas, ke li okupas honorindan pozicion en la vivo.

La koncerto komenciĝis per bonega ludado de la Serenado de Schubert, kiu tiutempe estis tre ŝatata novaĵo. Enpense Vilfrido faldis kaj malfaldis la programon, kaj dum kelka tempo ŝajne forgesis ĉion

259