Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/277

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
260
MIRINDA AMO

ĉirkaŭ si. Liaj pensoj estis en Anglujo, plenaj de forta sopiro al iu malgajvizaĝa knabino, kiun li lastfoje vidis en folioriĉa laŭbo en bela kampara ĝardeno. Li ne povis forgesi kaj nun vidis antaŭ si la kortuŝan, petegantan rigardon, kiun donis al li la amata knabino, rifuzante esti liberigita de sia promeso. Iafoje, en Berlino, li sentis fortan tenton reiri Londonon kaj batali kontraŭ Leo ĝis maldolĉa fino. Iafoje, kiam, post vana penado dronigi sian malfeliĉecon en plezuroj, lia koro ekpleniĝis per maldolĉaj pensoj, li sentis inklinon malbeni sian sorton, sed la memoro pri lia sankta amikino en Long-Seaton ĉiam alprenigis al li pli serenan, submetiĝeman animstaton.

Antaŭ la finiĝo de la unua muzikaĵo lia revo interrompiĝis per la konduto de seso da studentoj, kiuj okupis apudan tablon. Tiuj ĉi junuloj, laŭveste anoj de la malnova universitato Heidelberg, videble venis Frankfurton por sin amuzi. Ili estis en gajega humoro, kaj ilia amuzaĵo, tiumomente, estis penado altiri al si, per diversaj rimedoj, la atenton de la juna fraŭlino, kiu sidis ĉe lia tablo. Vilfrido ankaŭ rimarkis, ke la malkonvena konduto de kelkaj el tiuj studentoj tre ĝenas la fraŭlinon kaj indignigas la respektegindan blankharulon ĉe ŝia flanko. Dum la unua paŭzo li ekaŭdis, ke liaj samtablanoj interparolas angle. La koncerto daŭris, kaj la konduto de la studentoj, sidanta plej proksime al la knabino, fariĝis pli rimarkeble trudema. Kiam, ĉe la komenco de la meza paŭzo, la juna anglino leviĝis por, supozeble, viziti konatinon en alia parto de la ĉambrego, du studentoj tuj ankaŭ leviĝis kaj sekvis ŝin.

Oni ja permesas, precipe en universitataj urboj, al studentoj pli da libereco, ol al aliaj junuloj, sed tiuokaze la konduto de la Heidelberganoj videble malplaĉis al la okupantoj de la ĉirkaŭantaj tabloj. Vilfrido ne povis ne aŭdi la interparolon de siaj anglaj najbaroj, kiuj, kredeble, supozis, ke neniu povas kompreni ilin; kaj kelkafoje li sentis pro tio ioman