Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/279

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
262
MIRINDA AMO

tie ĉi rideton, tie kolerajn mienojn. Tuj Vilfrido leviĝis, aliris la tablon, ĉe kiu sidis la studentoj kaj ekparolis kun dignoplena teniĝo:

— Sinjoroj studentoj, vi ne povas ne rimarki, ke via trudemo estas tre malagrabla al la juna sinjorino. Ĉiuokaze, kiel ĝentiluloj vi nun ĉesigos viajn atentaĵojn.

La studento, kiu trinkis al la knabino, iom malaltkreska, fortika junulo, kolere rediris, leviĝante:

— Vi estas impertinentulo, sinjoro!

Trankvile Vilfrido respondis:

— Tiu ĉi epiteto plene priskribas tutan vian konduton. Vi transpaŝas la limojn de konveneco.

Salte leviĝis la ceteraj studentoj. Du-tri el ili ekkriis:

— Tiu insulto postulas kontentigon. — Vi nepre devas doni al ni plenan kontentigon, — diris alia.

Vilfrido ne perdis unu momenton sian egalanimecon, kvankam la disputo jam kaŭzis sensacion.

— Jes, sinjoroj studentoj, — li respondis, malestime kaj malvarmete, — se vi volas, mi kontentigos vin ĉiujn, unu post alia, ekstere en la ĝardeno, per mia pugno.

— Li estas fremdulaĉo, Mietschke, — flustris unu el la junuloj, — li ne valoras la penon.

— Ne, des pli, — kriis responde la alparolito, — Jen, sinjoro fremdulo, estas mia karteto; mi postulas la vian, por ke mi povu sendi al vi miajn sekundantojn.

— Se vi povas rememori en via malklara cerbostato: Mia nomo estas Gallimore, kaj mi loĝas ĉe la strato Kolberg, rekte kontraŭ la poŝtoficejo ĉe sinjorino Wassermann. Mi ne kunportas vizitkartojn.

Dirinte tion li turnis sin kaj ree okupis sian seĝon ĉe la flanko de la maljuna sinjoro. La karteton de sinjoro Mietschke li postlasis sur la tablo.

— Mi esperas, sinjoro Macdonald kaj fraŭlino Macdonald, — li diris, — ke vi ne koleras pro la tumulto, kiun mia intermetiĝo kaŭzis. Mi tre bedaŭras, ke ĉi tiu okazintaĵo turnas tiom da okuloj al nia tablo.

— Tute ne, sinjoro Gallimore, — milde respondis la grandaĝulo, — vi agis noble kaj kavalire, mia nepino kaj