Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/280

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
263
MIRINDA AMO

mi tre dankas vin. Mi nur treege malĝojas, ke via kavalireco implikas vin en tian malagrablan aferon.

Fraŭlino Macdonald aspektis iom pale. Kun maltrankvila rigardo en ŝiaj belaj okuloj ŝi demandis mallaŭte:

— Ĉu vi vere, sinjoro, devos dueli kun tiu malĝentila studento?

— Tre verŝajne, fraŭlino; mi proponos ordigi lian konton per mia pugno.

Nelonge poste la koncerto finiĝis, kaj Vilfrido leviĝis por adiaŭi sinjoron kaj fraŭlinon Macdonald. Manpremante Vilfridon la maljunulo diris milde

— Ne konsentu batali per armiloj, mia kara juna sinjoro. Tiuj malsaĝaj flamkapuloj ja serĉas ĉiun okazon por malpaciĝo. La jam ricevita publika riproĉo sufiĉu.

— Jes, sinjoro Gallimore, — aldiris la junulino varme, ne risku duelon pro mi. La nura penso estas por mi terura.

— Mi ankoraŭ ne scias, kion mi faros. Mi devas esti gvidata de cirkonstancoj. Adiaŭ, adiaŭ.

Nun alproksimiĝis al Vilfrido du sinjoroj, unu en uniformo de altranga oficiro kaj la alia civile vestita, sed kun videble soldata teniĝo. Ambaŭ estis altkreskaj, beltaliaj viroj. La sinjoro en civila vesto la unua parolis:

— Ĉu vi permesos, sinjoro, ke ni interesiĝu pri tiu okazintaĵo? Ni sidis tre apude kaj vidis la tutan aferon. Permesu, ke mi komplimentu vin pro via ago.

— Dankon, sinjoro; mi ne povis agi alimaniere, — respondis Vilfrido ĝentile.

— Tute prave, — plue diris la sama sinjoro. — Mi esperas, ke vi ne opinios min tro scivola; se mi ne eraras, vi estas fremdulo? Anglo, ĉu ne?

— Jes, mi estas anglo; mia patrino estis germanino.

— Efektive; anglo-germano, do.

— Se vi volas, jes.

— Se vi intencas akcepti la duelinviton kaj se vi ne havas la kutimajn sekundantojn, ni estas pretaj preni sur