Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/281

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
264
MIRINDA AMO

nin tiun taskon. Tamen mi, se vi permesos, konsilus al vi malakcepti. Mi konas tiun Heidelberg’an studentan korporacion. Ĝi estas aro da sensencaj, batalemaj flamkapuloj, multe pli okupitaj per skermado, dancado kaj drinkado, ol studado.

Tiel interparolante, la tri viroj malrapide eliris el la ĉambrego, trapasis la grandan, homplenan vestiblon kaj iris sur la straton. Tie Vilfrido haltis kaj diris:

— Vi vere montras al mi, fremdulo, tre grandan, neordinaran afablecon, sinjoroj: kaj en la okazo se la afero tion necesigos, mi rigardos ĝin kiel grandan honoron povi kalkuli pri viaj helpo kaj konsilo. Koran dankon, sinjoroj.

La studentoj staris sur la trotuaro ne malproksime de Vilfrido kaj ties novaj amikoj, brue diskutante kaj ridante. La sinjoro en oficira uniformo nun diris:

— Nia vojo hejmen kondukas nin tra via kvartalo, sinjoro, ĉu ni do iros kune? — Post nelonge la oficiro ree parolis: — Mi traktus la duelinviton de tiuj ventsakoj kun malestimo. Se mi havus filon, kiu ne estas oficiro, mi donus al li la saman konsilon; sed mi ne mirus, se vi aŭdus nenion plu pri tiu ĉi afero. La studentoj venis ĉi tien nur por fari ovacion al maljuna profesoro Glaŭber okaze de ties ora edziĝofesto kaj verŝajne ili foriros morgaŭ matene. Kompreneble ili ne povis akcepti publikan — kiom ajn merititan — riproĉon sen parada elmontro de braveco.

La konversacio nun fariĝis pli gaja kaj ĝenerala kaj precipe rilatis la diferencon inter la studenta vivado en anglaj kaj germanaj universitatoj. Ĉe stratangulo la du nekonatoj haltis. La civile vestita sinjoro sin turnis tre ĝentile kaj amike al Vilfrido, dirante:

— Jen mia karteto, — Von Bardeleben estas mia nomo. Ĉu vi permesos, ke mi vizitu vin? Ĉu — aŭ ne — vi bezonos nian helpon, mi tre ŝatos duonhoran babiladon kun vi.

— Tio estos por mi granda honoro, via moŝto, — respondis Vilfrido kun facila klinsaluto.