Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/282

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
265
MIRINDA AMO

— Ĉu morgaŭ posttagmeze je la dua estos oportuna tempo por vi?

— Certe, sinjoro von Bardeleben, mi atendos vin kun granda plezuro.

— Via nomo, vi diris, estas Gallimore, ĉu ne?

— Jes, Vilfrido Gallimore, arĥitekturisto. Mian loĝejon vi facile trovos kontraŭ la poŝtoficejo ĉe la strato Kolberg ĉe sinjorino Wassermann, kies nomo troviĝas sur kupra plato apud la pordo.

Reveninte hejmen Vilfrido duonkuŝiĝis sur sofon kaj reve pripensis la neordinarajn okazintaĵojn de tiu vespero. Kvankam li ne timis dueli, li pli ol duone deziris, ke li ne havu viziton de la sekundantoj, ĉar li sentis fortan malinklinon havi aferon kun aro da antipatiaj studentoj, kaj ĉar li ne volis malŝpari multvaloran tempon pro tia sensencaĵo, kiu, en okazo de vundiĝo, povus malhelpi la plenumadon de lia komisio. Se Flora kaj fraŭlino Lambert scius, ke sanga duelo atendas lin; ho, kiel iliaj amaj koroj maltrankviliĝus!

Ree li rigardis la vizitkarton de la nova amiko: — “Sekreta Registara Konsilanto Konrad von Bieberstein-Bardeleben” — Nobelo kaj altrangulo! Kvankam dum sia restado en Prusujo kaj Saksujo li spertadis multe da amikeco, li ne povis ne miri pri la tujaj intereso kaj bonvolo, montritaj al li de tiu altranga nobelo.

La sekvinta mateno pasis sen vizito de batalemaj studentoj, kaj li jam pensis, ke la antaŭdiro de la nekonata oficiro estis prava. Kontraŭvole tiu ĉi penso iom gajigis lin, kvankam iafoje li eksentis deziron “lasi sin iri” kontraŭ tiuj ridindaj studentoj. Je la dua horo lia dommastrino anoncis la viziton de sinjoro von Bardeleben, kaj Vilfrido akceptis lin kun montro de sincera plezuro kaj respekto.

Eksidinte sur la sofo la vizitanto diris ridetante:

— Ho! la flamkapaj studentoj do ankoraŭ ne sendis siajn sekundantojn! Bonege. Ĝuste kion pensis mia amiko, kolonelo von Schliebert. Se ili ne venos, des pli bone, sed eble ili sendos deputitaron post interkonsiliĝo