Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/284

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
267
MIRINDA AMO

vitintojn. Eble li trairos la samajn stratojn kaj eniros la samajn konstruaĵojn, kiujn lia nobla, malfeliĉa patro vizitadis.

— Mi timas, ke mi malgajigis vin, sinjoro Gallimore. Tion mi tre bedaŭras. Ĉu via patro ankoraŭ vivas?

Vilfrido forte penis ne montri embarason kaj simple respondis:

— Ne, via moŝto; mia patro mortis, kiam mi estis infaneto.

Sinjoro von Bardeleben demandis:

— Vi diris, ke vi estas arĥitekturisto? Tre interesa okupo.

— Jes; mi havas komision desegni domegon en angla stilo por sinjoro bankiero Brockhaus.

— Ho, efektive! Mia juna amiko, tio estas ja grava komisio, kaj mi tre gratulas vin. Mi bone konas komerckonsilanton Brockhaus; lia edzino estas anglino, tre ĉarma sinjorino. Tiu laboro sendube famigos vin. Mi tre esperas tion.

La konversacio nun turniĝis al muzikaj temoj, kaj sinjoro von Bardeleben trovis je sia granda kontenteco, ke iliaj gustoj estas tre similaj. Pretiĝante adiaŭi sian novan junan amikon la altrangulo diris afable:

— Mi estos tre feliĉa, se vi bonvolos fari al mi viziton. Mi loĝas ĉe la ŝoseo Worms en vilao nomita “Sans-Souci,” ne malproksima de la nova ponto.

Post kiam Vilfrido faris konvenan, jesan respondon, la konsilanto diris plue:

— Mi estas vidvo jam de dek jaroj. Miaj du filoj estas kadetoj en prusa kadeta instituto; ambaŭ estas en Berlino. Ordinare, vidvina fratino mia mastrumas la domon, sed nuntempe ŝi estas for, vizitante sian bopatrinon. Mi do estas sola dum kelka tempo. Venu baldaŭ, mi petas, mia kara amiko; mi preskaŭ ĉiam estas hejme en la vespero kun escepto de lundo kaj vendredo. Volu veni frue, ni vespermanĝas je la sepa horo.


Ĉe la dua vizito, kiun faris Vilfrido al sinjoro von