Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/286

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
269
MIRINDA AMO

Vilfrido kaj la reĝa konsilanto daŭrigis dum kelkaj minutoj interparolon pri venonta en Prusujo registara kontrolado rilate al la konstruado de privataj domoj pro la sendanĝereco de l’ publiko kaj la disvolvado de nacia sento de beleco. Tiam eksonis el apuda ĉambro la unuaj taktoj de violonludado. Vilfrido estis tuj frapita de la sorĉa beleco de la muzikaĵo, kaj sinjoro von Bardeleben flustris al li kun signifoplena kapsigno: — Mirindega ludanto. — Ili senbrue eniris la muzikĉambron, kiun lumigis nur unu kandelo, kaj kune sidiĝis sur sofon.

Vilfrido neniam antaŭe aŭdis tian ludadon, kaj ĝi venis al lia animo kiel nova inspiraĵo. Li tuj sentis, ke la ludanto ludas improvizaĵon kvazaŭ el la profundo de sia animo. Komence venis simplaj, dolĉaj melodietoj, memorigante al li la feliĉajn, sennubajn tagojn de lia infaneco. Ree li aŭdis gajajn trilojn de facilkoraj birdetoj. Ree li ludis kaj revis en la soleco de la sunbrila ŝtonminejo, sia amata ripozejo. Sed iom post iom la muzikaĵo fariĝis malpli dolĉa, tamen eĉ pli lerta kaj ensorĉa. Okazis ŝanĝoj de la tonmodo kaj de la tonkoloroj; kapricaj ŝanĝoj de l’ sentoj: jen kelkaj malgajaj, tremetantaj kantetoj; jen malklaraj, sed akcentiĝantaj, akriĝantaj kaj pli doloriĝantaj malakordoj. — Ĉu la ludanto vere povas havi ian percepton pri la stato de lia animo dum la lastaj tri aŭ kvar jaroj? — sin demandis Vilfrido. Kvazaŭ magie pasis antaŭ liaj internaj okuloj, mirinde rapide, la ŝanĝiĝanta bildo de lia propra, senripoza animo, maltrankviligita, premita de nekomprenataj sopiroj kaj iafoje disŝirita de duboj.

La malakordoj ĉesis kaj cedis lokon al plendaj melodioj, kun kelkaj muĝaj pasaĵoj, kvazaŭ pentrantaj momentojn de obtuza senespereco. Sed subite la tonbildo ree ŝanĝiĝis. Minacanta uragano forpasas, kaj brilaj sunradioj trapenetras la malhelajn, disŝiriĝantajn nubojn, superverŝantaj ĉion per lumo, feliĉego. Ekstaza ĝojego, laŭdokrioj nun fariĝis, dum kelka tempo, la reganta sento: tuta halelujoĥoro en unu animo. Iom post iom,