Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/287

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
270
MIRINDA AMO

preskaŭ nerimarkeble, la ekstazo foriĝas, kaj la melodioj fariĝas pli trankvilaj, serenaj. Kun tremetanta koro, kun nedifinebla sopiro al io Vilfrido sin fordonis al la dolĉa influo de la rava muziko. Iafoje li sentis kvazaŭ li estus levata per facilaj, harmoniaj ventetoj aŭ portata de nevideblaj manoj alten, pli alten, postlasinte la teron kun ĝiaj zorgoj kaj maltrankviloj kaj doloroj. Ŝajnis al li, ke li aŭdas serafan ĥoron laŭdi Dion kaj prikanti sian propran feliĉegon pro la ĉeesto de la eterna Spirito. Pli ol unu fojon li demandis sin kun miro: — Ĉu estas eble, ke homa koro povas posedi tian serenecon, povas senti tian animpacon? Tiam la sopiro fariĝis espero, ke ankaŭ li iam spertos similan internan pacon.

Dolĉe la ludado daŭris. Pli kaj pli Vilfrido sentis sin elprenita el si mem; pli kaj pli, nova, mirinda feliĉeco plenigis lian koron. Lia animo, ŝajne, flugpendis, forgesinta ĉiujn terajn malhelpojn, en serena, spirita atmosfero de alia mondo. Ankoraŭ la ludado daŭris per dolĉaj tonoj, la plej altaj, kiujn povas eligi la violono, fariĝante ĉiam pli mallaŭta, serafa, ĝis fine, ĝi tute ĉesis. Post kelkaj minutoj la grafo fermis kun klako sian violonujon, kaj sinjoro von Bardeleben leviĝis. Nur tiam Vilfrido konsciis, ke la muziko jam finiĝis. Paroli li ne povis. Lia koro estis tro plena, kaj li nur malmulte partoprenis la konversacion, kiu poste fariĝis en apuda, brile lumigita salono. Dum tiu interparolo Vilfrido sentis sin ankoraŭ pli forte allogita de la stranga novekonato, kaj neklarigebla antaŭsento ekregis lin, ke tiu viro havos grandan influon sur lian vivon.

Grafo von Schwalbach, kiu loĝis en vilaĝo apud Darmstadt, nur trapasis Frankfurt’on survoje al Gotha kaj promesis ree pasigi kelkajn tagojn ĉe sia amiko dum la reirvojaĝo post tri semajnoj. Estis aranĝite, ke li kaj Vilfrido ree renkontiĝu en la sama domo.


Kiam Vilfrido revenis en sian loĝejon, sinjorino Wassermann sciigis lin, ke du studentoj el Heidelberg venis dum lia foresto. Ili postlasis siajn kartetojn kun