Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/289

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
272
MIRINDA AMO

tiu korporacio decidis, ke sinjoro Paŭlo Mietschke devas insisti pri donota al li plena kontentigo.

Parolante kun malvarma tono Vilfrido respondis:

— Mi malestimas viajn ridindajn duelkutimojn, tamen, por ke vi ne pensu, ke anglo timas duele renkonti germanan studenton, mi akceptas vian inviton. Mi lasas al vi elekton inter batalo per pugnoj aŭ per pistoloj — ĝismorta. Ĉar mi neniam tenis en la mano rapiron, nek spadon, nek glavon, mi tute malkonsentus dueli per tiaj armiloj.

La du junuloj aspektis iom embarasite:

— Kompreneble, sinjoro, en la okazo, se vi volos repreni . . — diris unu el ili.

— Mi havas nenion por repreni, sinjoro studento, — akre respondis Vilfrido, — mi nur plenumis mian devon, ŝirmante sampatrujaninon kontraŭ ofenda konduto de aro da malĝentilaj junuloj, kaj mi farus tion saman en ĉiu okazo, eĉ antaŭ via tuta korporacio. Mia amiko, sinjoro registara konsilanto von Bieberstein-Bardeleben faros kun vi ĉiujn ceterajn aranĝojn. Mi dankas vin pro via vizito, sinjoroj studentoj. Bonan tagon. Senvorte pro miro la du studentoj klinsalutis kaj eliris.

• • • • • •

Apenaŭ tagiĝis, iun malvarman, nebulan matenon en la monato Marto, kiam du kaleŝoj, veturantaj, unu post la alia, je distanco de kelkdekoj da metroj, sur unu el la ŝoseoj apud Frankfurt-am-Main alproksimiĝis al angulo de arbareto. El ambaŭ veturiloj elpaŝis po kvar viroj. Senvorte, kiel fantomoj ili iris laŭlonge de la bordo, unuope, ĝis soleca maldensejo, kaŝita de arboj kaj arbetoj. Tie la du aretoj da viroj sin lokis ĉe kontraŭaj flankoj, rapide, tamen senbrue, funebre. Mallonga flustrita interparolo inter du viroj, elvenintaj el ambaŭ flankoj: unu el ili mezuris, malrapide, zorge dek kvin paŝojn inter la du grupetoj. Ĉe la ekstremoj de la mezurita distanco sin lokis du figuroj: unu altkreska, maldiketa, fleksebla; la alia de malpli ol meza kresko, iom