Saltu al enhavo

Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/294

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
277
MIRINDA AMO

— Ne, kara amiko, ne ĉiam. Mi iam spertadis dubojn kaj korpremojn, similajn al la viaj, kaj mi ne maltrankviliĝas pro via estonteco. Vi estas sur la ĝusta vojo. Estas ja nur necese, ke oni volu fari la volon de Dio, kaj, laŭ la diro de Jesuo mem, oni ekkonos, kio estas Lia doktrino. Al sincera, pene serĉanta animo Dio sin nepre malkovras, kaj mi kredas, ke vi sincere serĉas la veron. Unu sola ekkono de la fakto, ke Dio ekzistas, sufiĉas por ĉiam forigi dubojn kaj malfidon kaj timon. Tre malmultaj estas sinceraj serĉantoj; mi ankoraŭ renkontis treege malmultajn. Tre ĝenerale oni ne volas kredi; homoj nekredemaj zorge serĉas, per ĉiuj rimedoj, eltrovi ion, kio povus anstataŭi Dion, ian alian klarigon aŭ Unuakaŭzon; kaj nenia teorio estas tro absurda, tiel longe, kiel ĝi prezentas la plej malgrandan esperon, ke oni povos forigi la veran Kreinton.

— Mi sentas la pravecon de viaj vortoj, sinjoro grafo. Kiam mi estis en Berlino, mi tre maltrankviliĝis de nova demando pri la origino de l’ vivo. Kion vi pensas pri tio?

— Jes, — respondis la nobelo, — mi aŭdis pri tiuj diskutadoj. Laŭ mia opinio, estas absolute vane por la homa cerbo peni eltrovi la originon de la vivo. Verŝajne mi mirigas vin dirante, ke tio estas tute neebla, tial ke, laŭ iu senco, ĝi ne havas originon. Ne nur la vivo, sed ĉio, kio ekzistas en la universo ekzistas ĉar, kaj tiel longe, kiel Dio volas, ke ili estu. Ĉiu spirita vivo estas parto de Dio, kaj, ĉar Dio ne havas originon, la spirita vivo ne havas. Ĉiu efekto ja devas havi kaŭzon; sekve nepre devas ekzisti unu Unuakaŭzo, memekzistanta, senorigina, memsufiĉa kaj kapabla estigi ĉion, kio ekzistas.

La sekvintan matenon la poŝto alportis por Vilfrido leteron de fraŭlino Lambert. Per malmultaj vortoj ŝi sciigis al li ke, dank’ al la senlacaj penadoj de Flora kaj de fraŭlino Parkinson, lia senkulpeco estis plene malkovrita; ke Leo Broadbent konfesis sian krimon kaj estis devigita forlasi la landon. La letero montris la kutiman amemon kaj kortuŝan zorgemon pri lia korpa kaj spirita bonstato. Ĝi finiĝis jene: — Kara Flora suferis