Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/298

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
281
MIRINDA AMO

Al servisto, kiu envenis kun lampo, la grafo diris: — Karlo, ekbruligu, mi petas, du lampojn en mia dormoĉambro.

Iom poste grafo von Schwalbach leviĝis kaj diris:

— Venu en mian dormoĉambron, Vilfrido. Tie troviĝas por vi interesaĵo.

Ili eniris grandan, tre komforte meblitan ĉambron kun loĝio, donanta vidon sur folioriĉa angulo de la ĝardeno.

— Mi pasigas multe da tempo ĉi tie, — diris la gastiganto, — meditante, verkante, preĝante; kaj mi amas ĉirkaŭigi min ĉi tie per objektoj, kiuj stimulas la animon je altaj kaj serenaj pensoj. — Poste, levante lampon kaj montrante per la mano akvarelon pendantan super la lito, li diris plue: — Jen, rigardu; ĉu vi rekonas tiun personon?

Vilfrido alpaŝis kaj rigardis portreton de bela juna virino. Profunda emocio vidiĝis sur lia vira pensema vizaĝo, kaj du larmoj malklarigis al li la vidon.

— Jes, — li respondis post momento, — mia bela patrino kiel junulino. La trajtoj estas la samaj. Tamen la esprimo en la okuloj estas nun iom malsama, plena de mildeco; kaj ĉirkaŭ la buŝo montriĝas nun linioj, kiuj iom aliigas la mienon.

— Kompreneble, — diris la grafo; — tiam, la deknaŭjarulino estis fiereta, memkonscia kaj memvola, kaj nun ŝi estas sanktulino, perfektigita per suferoj. La portreton pentris mia mortinta fratino. Ili estis intimaj amikinoj.

Li alportis du apogseĝojn al la litflanko, kaj ambaŭ sidiĝis. Fiksante enpensiĝan, preskaŭ malgajan rigardon sur la portreton, li ame kaj tre delikatsente rakontis al sia novetrovita parenco, la historion de la juneco de lia patrino. Li parolis pri la fiereco de la Rothenfels’a familio, la foje senespera stato de ĝiaj financoj, kaj pri la penadoj, kiujn faris la patro kaj la fratoj, por konsentigi ŝin edziniĝi kun tre riĉa, sed mezaĝa kaj, pro diversaj kaŭzoj, malinda svatiĝanto. Li parolis pri