Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/299

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
282
MIRINDA AMO

vizito de ĉarma, sed neriĉa ambasadora oficisto, kiu maltrankviligis la nespertan koron de la juna virino. Sekvis priskribo de la patro de Vilfrido kaj de ties demokrataj inklinoj; la konatiĝo kun la juna nobelino kaj la tuja pasia enamiĝo de l’ juna anglo en ŝin. Poste li rakontis la subitan, senpripensan amforkuron kaj edziĝon en Londono. Grafo von Schwalbach ne kaŝis de Vilfrido sian opinion, ke tiu edziĝo estis fatala eraro de l’ flanko de ambaŭ junuloj: La edzino la unua tion eltrovis, kaj verŝajne la edzeca paco maltrankviliĝis. Post unu jaro ŝi insistis pri reveno Germanujon, kaj ambaŭ loĝiĝis en Heidelberg, kie Vilfrido naskiĝis. Per delikataj, zorge elektitaj ĉirkaŭfrazoj la grafo rakontis pri la reveno el Italujo de la juna ambasadoro, scianta nenion pri la subita edziĝo, pri kiu la juna grafino Alvino konsentis, por eviti la sorton fariĝi edzino de malamata diboĉulo. La grafo ankaŭ devis citi la sekvintajn malfeliĉajn okazintaĵojn: la fatalan duelon, la morton de ambaŭ viroj kaj la misteran malaperon de la knabeto.

La rakontanto leviĝis, malŝlosis ebonan skatoleton kuŝantan sur komodo kaj elprenis el ĝi papereton.

— Jen, — li diris, — estas letereto, kiun via patrino postlasis adresitan al mia mortinta fratino.

Vilfrido prenis la flaviĝintan ĉe la rando paperpecon kaj, kun profunda emocio legis jenajn vortojn: — “Adiaŭ! Mi foriras kaj neniam revenos. Dio pardonu miajn pekojn; kaj nun mi ne ripozos, ĝis, per Lia favorkoreco, mi trovos mian karegan infanon. Alvino.”

Dum kelka tempo regis silento en la ĉambro. Fine Vilfrido ekparolis sentplene:

— Kiel mirigaj, vere, estas la vojoj de Dio! Nenio nun malhelpos min rapidi hejmen por ĉirkaŭbraki ŝin kaj nomi ŝin: “Patrino” kaj diri al ŝi, ke mi amas kaj respektegas ŝin pli ol iam. Kia feliĉeco tio estos por ŝi kaj por Flora! Ho, kara onklo, neniu povas imagi, kiom la kompatinda virino suferadis pro mi en la daŭro de tiuj dudek jaroj. Kiel forte ŝia amema, patrina koro,