Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
13
MIRINDA AMO

streĉiĝo de l’ spirito. Sinjoro Perkins, multe malpli sentema pri muziko ol lia fianĉino kaj ankoraŭ malpli ol la dektrijara knabo ĉe lia flanko, miris pri la stranga efekto, kiun faris sur lin mem tiu muzikaĵo. Li konsciis nur pri malpreciza sento de malĝojo, sed, ne estante naturdotita de memekzamenemo, lia medito estis pli objektiva ol subjektiva. Ekvidante larmojn fluetantajn de l’ vangoj de la amatino, li miris ankoraŭ pli kaj kompate premis ŝin pli forte al la brusto.

La ludo daŭradis. La temo de la mirinde bela tonpentraĵo fariĝis nun pli luma, pli dolĉa. Ŝajnis, kvazaŭ la animo de la komponisto flugpendus alte super ĉiuj mondaj tumultoj, meze de senkorpigitaj spiritoj, en la sereneco de pura, senpeka stato. Fine venis la ekster vortoj dolĉa fintemo, kiu ree profunde tuŝis la aŭskultantajn animojn. Tiam, iom post iom, la temo fariĝis malpli klara, kvazaŭ forflugetanta el ilia konscio. La sentoj ree malstreĉiĝis kaj la koroj malpeziĝis.

La kvarteto finiĝis, kaj en la duonluma ĉambro regis momenta silento. Vilfrido senbrue leviĝis kaj, senvorte preminte la manojn de la gefianĉoj, li elŝteliris por esti sola en sia dormoĉambro. En la mallumo li ekgenuis antaŭ la lito kaj metis la ruĝiĝintan pro emocio vizaĝon sur la malvarmetan littukon. El la amaso da impresoj kaj sentoj nur du aferoj estis por li sufiĉe klaraj: forta, pasia deziro esti bona, senpeka; kaj deziro resti en la pura, spirita atmosfero, en kiun la muzikaĵo estis translokinta lin, tamen li sentis senkapablecon rilate la unuan kaj la plenan neeblecon de la dua. Estis jam post noktomezo kiam, fine, knaba dormemo venkis la ekscitecon de lia spirito kaj endormigis lin.

Survoje hejmen en kariolo, kiun ili estis postlasintaj ĉe la vilaĝa hotelo, Lois diris al la patro:

— Mi ne sciis, paĉjo, ke vi povas ludi tiel bone.

— Nu, — respondis doktoro Rees, — ludi sola kaj ludi en kvarteto sub la estreco de majstro tia, kia sinjoro Hutton, estas tute malsamaj aferoj.