Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/300

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
283
MIRINDA AMO

sendube, deziregis diri al mi: — “Mi estas via patrino.” Ĉiufoje kiam mi nomis ŝin fraŭlino Lambert, ŝia koro nepre sentis akran doloron. Kaj tamen, ŝi aspektis ĉiam trankvile, ĉiam serene. Mirindege!

— Mirinde, Vilfrido, jes; sed mi tute komprenas. La favorkoreco de Dio povas tiel subteni animon, kiu ripozas en Li. La plej granda mirindaĵo, tamen, estas la amplekso de la Dia favorkoreco. — Post momento la grafo diris plue: — Vi estas prava, Vilfrido, rapidu hejmen, kaj Dio volu survoje malkovri Sin al vi pli plene. Mi veturigos vin morgaŭ ĝis Mainz kaj mi kalkulos la tagojn ĝis via reveno.

— Koran dankon. Ĉu ni povos veturi tra Frankfurt? Mi deziras kunpreni mian laboron kaj viziti mian bankieron.

— Certe, kiel plaĉas al vi, kara knabo.

• • • • • •

— Ni ne veturas al Frankfurt per la sama vojo per kiu mi venis al Darmstadt; ĉu ne vere, onklo?

— Ne, Vilfrido, mi volas montri al vi survoje la kastelon de la familio de via patrino. Efektive ni vidos ĝin post nemultaj minutoj. Ni jam nun trapasas la bienon de via onklo Konrado. Via patrino kaj li estas la solaj vivantaj anoj de la tre malnova grafa familio Rothenfels. Li estas malfeliĉa viro, homevitemulo, kies vivo maldolĉiĝis per multaj aferoj, de kiam li kaŭzis la teruran scenon inter via patro kaj sinjoro von Anstetten. Ĉar li estas fraŭlo, lia posedaĵo, kiu nun troviĝas en sufiĉe bona kaj senhipoteka stato, fine fariĝos via, sed ne la titolo, kiu nuliĝos. Kaj eĉ nun via patrino povas postuli parton de la rento.

Grafo von Schwalbach petis la veturigiston, ke li haltu, kaj, montrante per la mano pentrindan kastelon, lokitan sur deklivo de monteto, li diris:

— Jen, Vilfrido, estas la kastelo Rothenfels, kie via kara patrino pasigis tre feliĉajn tagojn dum siaj infaneco