kiel feinrakonta fantomo, la arĝentlumigita ŝipo glitadis laŭflue. Tie ĉi kaj tie briletis malfrua lumo en dometo de preterpasata vilaĝo.
La juna viro, sin apogante sur balustrado tre ĝuis la trankvilan belecon de la nokta vidaĵo; kaj lia koro sentis strangan, ne antaŭe spertitan emocion. Plenigis lin miriga, neklarigebla sopiro, supreniri sur la ŝtupoj de sia pasinta memo al pli altaj, puraj regionoj. Lia koro ektremetis pro neklare sentata atendado pri fine akirotaj animpaco kaj sereneco. Dum li rigardis la brilan, trankvilan lumon kaj la stelojn briletantajn tra la nubofendoj, la demando prezentiĝis al li: — Kie estas trovebla tiu granda, bona, pura Dio? — Ho! Ke mi povu trovi Lin en la nuna horo! — Tuj, kvazaŭ responde al lia demando, venis al li la bildoj de la patrino kaj de lia nove trovita onklo: — Ili ja ambaŭ diras, ke ili trovis kaj ĉiam trovas Lin en la profundo de sia propra koro. Kial do ne mi ankaŭ? — Sed, kiel mi povus kompari mian koron kun la koroj de tiuj sanktuloj? — Mallevante la okulojn, li reve rigardis la fluantajn, malhelajn ondojn de la rivero, kaj, momente, malgajeco plenigis lian bruston. La unuan fojon en sia vivo li trovis sin konscie vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun la timeginda sankteco de Dio. Li ektremis. La unuan fojon li ekvidis sian propran koron en la senmakula lumo de Lia pureco, kaj lia koro aspektis al li tre malpura, tre peka.
Ree liaj pensoj sin turnis al la palvizaĝa virino en Long-Seaton. Kiom da fojoj ŝi priparolis — kion ankaŭ onklo Schwalbach certigis — la mirindan simplecon de la vojo de l’ savo: Jen la repaciga tasko de la Savinto estas ja finita; nur bezone estas, humile, ĝoje akcepti ĝin! Kiel mirinde simpla! Infano povas kompreni ĝin, kaj tamen, kiom da filozofoj ne perceptas. Humile, pente akcepti Lin kiel anstataŭanton, Savanton? Jes, mia Dio, mi akceptas! Lia koro tremetis pro profunda emocio, kiun li ne komprenis. Regate de sopiro, li levis la manojn al la ĉielo kaj murmuretis: — Ho, eterna Dio, malkovru Vin al mi. — Liaj larĝe malfermitaj okuloj,