Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/303

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
286
MIRINDA AMO

ardantaj en la lunlumo, aspektis kvazaŭ lia animo volus penetri en la profundon de la senlima spaco.

Vilfrido ne atendis longe. Subite li sentis sian animon pleniĝanta de nedirebla ĝojo, kvazaŭ torento da Dia lumo sin enverŝas en ĝin. Kia nova, miregiga sento! En tiu momento li plensciis, ke Dio estas, efektive ekzistas, kaj ke Li mem plenigas lian tutan internan estaĵon. Mirige! Ne malproksima, nekonebla “Absoluto”; ne nura filozofia postulato, sed glorega, vivanta realaĵo. Granda, neregebla ĝojo preskaŭ minacis krevigi lian bruston. Ankoraŭ li staris, tie ĉe la balustrado, dum momento, kun levitaj manoj, senmove pro raviteco. Sed iom post iom regis lin nova sento: la dolĉa konscio pri la amo de Dio. Kiel forta, tamen kiel nedireble dolĉa tiu sento, esti penetrata, plenigata de la ĉiopova Dia amo! Fine la troŝarĝita brusto malpeziĝis per elfluo de silentaj larmoj el liaj ardantaj okuloj, kaj liaj lipoj povis elspiri: — Mi amas Vin; ho mia Dio, mi amas Vin. — En tiu momento li konsciis, ke li povas fari ĉion, suferi, oferi ĉion, sin mem, pro amo al Li. Ankoraŭ kelkajn minutojn li restis sur la ferdeko en profunda meditado kaj poste ŝteliris en sian kajuton. Li ne volis esti alparolata de iu el la ŝipanaro.

• • • • • •

Ok tagojn poste Vilfrido staris kun frapanta koro antaŭ pordo en la dometo de sinjorino Gadd en Long-Seaton, preĝete suprenlevante la koron pri fortoj ekregi sin pro la patrino. Li frapis, kaj bonekonata voĉo vokis: —

— Eniru . . . ho, Vilfrido! Ĉu vi vere alvenis?

Tre feliĉa rideto salutis la veninton. Vilfrido rapide antaŭeniris, sin ĵetis sur la genuojn antaŭ la liton kaj ame, milde ĉirkaŭbrakis la dolĉvizaĝan virinon:

— Patrino, — liaj tremetantaj lipoj murmuretis, — mia karega, karega patrino!

Lipoj premis lipojn en longa, feliĉega kiso. Metante