Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/311

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
294
MIRINDA AMO

— Kompreneble, — interrompis ŝin Flora.

— Nu, li tre zorge esploris ŝin kaj konstatis, ke la pliboniĝo de ŝia farto estas nun sufiĉe granda por ebligi ŝin elporti transloĝiĝon. Li efektive konsentigis ŝin forlasi sian ĉambreton kaj promesis veni, li mem, por prizorgi la transloĝigon.

— Ho, — ĝoje ekkriis Vilfrido, — tio estas ja bona novaĵo! Bona sinjorino Gadd estas nun tro maljuna kaj tro ofte malsanema por povi taŭge flegi la patrinon. La planoj de la nova domo estas tute pretaj, kaj ni povas tuj komenci la konstruadon.

La knabineto sur la genuoj de Doroteo demandis:

— Paĉjo, kiam ni povos ree viziti la dolĉan avineton en la malgranda ĉambro?

— Ni ĉiuj kune vojaĝos al Long-Seaton venontan monaton.

— Sin klinante al la knabeto, ludanta ĉe ŝiaj piedoj, Doroteo demandis:

— Kaj vi ankaŭ, vireto, ĉu vi volas viziti la malsanan avineton kaj la geavojn en la granda domo?

— Jes, onklino Donjo, sed mi devas tunpeni mian taran ale . . ten . . eton . . taj vin, onklino.

— Konsentite! — diris Flora.

— Konsentite, — rediris Doroteo, — kondiĉe, ke doktoro Graham donos al mi permeson.

— Kompreneble li konsentos, — diris Vilfrido. Sed nun aŭskultu, Doroteo; mi havas tre interesan novaĵon: Sri Kunwar Kriŝna venos post du monatoj.

— Fine! — ekkriis Doroteo.

— Li skribis, ke li kisas la blankan, bonfareman maneton de fraŭlino Parkinson kaj demandas ŝin, ĉu al li ankaŭ estos permesate nomi ŝin “fratino Doroteo.”

— Kompreneble, — Doroteo ekridis.

— Li ankaŭ tre deziras adore riverenci la alian heroinon — mian karan Floran. — Ĝi estas tre karakteriza letero, kiun vi devas legi. Li tre bedaŭras, ke la malbonfarto de lia frato tiel longe malhelpis lin plenumi sian devon persone peti pardonon pro la al ni kaŭzita mal-