Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
15
MIRINDA AMO

— Ne, Vilfrido, mi ne volas tion diri. Sinjoro Broadbent ne estas malbonulo. Kvankam juristo, li estas, mi pensas, sufiĉe honesta kaj sincera viro; liaj plej malbonaj ecoj estas liaj troa fiereco kaj manko de simpatio kun la suferanta homaro. Rilate sinjorinon Broadbent, la duonpatrinon de la infanoj, mi scias malmulte, krom tio, ke ŝi estas iluziema, plendema malsanulino, kiu nur zorgas pri sia propra, karega estaĵo kaj hontinde malzorgas la infanojn de la edzo.

Dum kelka tempo ambaŭ kunvojiris silente. Fine Vilfrido ekparolis:

— Onklo Silaso, — li diris ŝanceliĝe sed tre dezireme, — vi kelkafoje parolis kun mi pri mia mortinta patro, sed mi scias preskaŭ nenion pri mia patrino. Mi bone scias, ke vi ne amas paroli pri ŝi; tamen, kara onklo, mi tre deziras ion pli ekscii pri ŝi.

Sinjoro Hutton ne tuj respondis. Enpensiĝe li rigardis la vojon antaŭ si, kaj sur lia vizaĝo aperis embaraso, malplezuro kaj, kvazaŭ, ombroj de malĝojaj memoroj. Ne levante la okulojn li fine ekparolis:

— Estas tri kialoj, pro kiuj mi ne parolas pri ŝi. Unue, mi preskaŭ ne konis ŝin persone, almenaŭ mi neniam klare vidis ŝian vizaĝon. Due, via patro, mortante, kiam vi ankoraŭ estis infaneto, solene promesigis min, ke mi kunportu vin Anglujon, kaj ke mi estu por vi kvazaŭ patro. Tiun promeson mi ĝis nun fidele plenumis.

— Jes, kara onklo.

— Kaj . . . . ion plu mi ne povas diri hodiaŭ; eble kiam vi estos pli aĝa. Nun, kredu al mi, pli bone estas, ke vi ne sciu. — Post momento li daŭrigis: — La lasta deziro de via patro estis, ke vi neniam konatiĝu kun la parencaro de via patrino. Tio devas esti por vi sankta deziro, Vilfrido. — Ree li eksilentis, sed, momenton poste, li parolis plue: — Kiel vi jam scias, ni, via patro kaj mi, estis kunligitaj per la plej intima, la plej dolĉa amikeco. Ni estis unu por la alia pli ol fratoj. Nenio en la mondo iam povos anstataŭi lian amon, kaj la