Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
16
MIRINDA AMO

tempo, kiu, laŭ ordinara sperto, resanigas la vundojn de l’ koro, tute ne malakrigis mian doloron. Ho! — li ekĝemis — li estis unu el la plej belaj, noblaj animoj, kaj la mondo ne estis inda lin.

Ree li silentis, kaj ambaŭ, la viro kaj la knabo, iris flankno ĉe flanko, ne parolante, ĉiu okupata de malgajaj pensoj.

Sed en la juneco novaj impresoj rapide forpelas la antaŭajn, kaj freŝa, juna koro ne longe povas resti malgaja. Ni do vidas Vilfridon antaŭ la vespero gaje fajfantan, kun sia amata violono sub la brako kaj libro en la mano, irantan al la malnova ŝtonminejo. Flankenfleksante kelkajn branĉojn de malaltaj arboj li ekvidis, sidantan sur la herbo, la gracian figuron de sia nova amikino, Flora Broadbent.

La knabino eksaltis kaj kuris renkonte al li:

— Ho, Vilfrido, — ŝi ekkriis, — mi tre ĝojas, ke vi venis. Mi atendis vin ĉi tie hieraŭ posttagmeze, sed vi tute ne venis. — Tiam ŝi haltis kaj, demande rigardante al li en la vizaĝon, ŝi diris: — Ĉu mi ĝenos vin, Vilfrido?

La knabo, metinte la violonon kaj la libron sur la herbon, ridetis bonkore kaj respondis, etendante al ŝi la manon:

— Ne, etulino, mi estas tre kontenta vidi vin ĉi tie. Ĉu tio ne estas ĉarmega ripozejo? Mi nomas ĝin “mia revejo.”

— Ĉu vi, do, ne malaprobas, se mi kelkafoje vizitos vian revejon?

— Tute ne, Flora, vi ne ĝenos min, se vi nur senbrue aŭskultos mian ludadon.

La rapide ŝanĝiĝantaj esprimoj sur la infana vizaĝo antaŭ li amuzis la knabon: Espero, maltrankvilo, ĝojo sin sekvis en la daŭro de nemultaj sekundoj.

— Vi ja scias, — ŝi diris, — ke mi estas tiel soleca, kaj la malmultaj kunuloj, kiujn mi havas, estas tiel . . . . tiel . . . . mi preskaŭ ne scias . . . . malĝentilaj, ofte, kaj malbonkoraj. Mi ne amas ilin.

— Sed vi estas ja nur knabineto, kaj mi estas knabego, — diris Vilfrido kun ŝajnigita seriozeco.