tiel serioza. — Post momenta silento ŝi demandis: — Diru, Vilfrido, kial, en la feinrakonto, kiun vi faris al ni lastan lundon, la malbona princo ne sciigis la feinon, ke li ne estas frato de la bela paŝtistino?
— Ho! — ekkriis la knabo ŝerce; — mi ekvidas, ke vi estas kritikema; nu, simple tial, ke li bone sciis, ke la feino amas la paŝtistinon pli, ol lin mem. Efektive la bonaj feinoj amas la homojn laŭ ilia boneco.
— Tio estas vera. Nu, Vilfrido, ĉu la rakonto jam finiĝis? Aŭ ĉu vi povos iel daŭrigi ĝin?
— Ne, la rakonto jam finiĝis. Ĉu vi ne scias, ke la rakontoj ĉiam finiĝas, kiam la herooj edziĝas?
— Ne; tamen mi supozas, ke la rakonto rekomenciĝas, kiam iliaj infanoj enfalas en malfeliĉon. Ĉu vi ne povas supozi tion?
— Jes, etulino, se vi volas, mi daŭrigos la rakonton; kaj ni supozu, do, ke, jarojn poste . . . . k.t.p.
Vilfrido elpensis “laŭ inspiro de l’ momento” daŭrigon kaj rakontis al la ravita infano simplan, sed ĉarman kaj kortuŝan rakonteton. Kontentigis lin la streĉa atento kaj videbla ĝuo de la knabino, kaj feliĉigis lin vidi en ŝia iom pala, esprimoplena vizaĝeto aperantan pro eksciteco ruĝiĝon kaj en ŝiaj malhelaj, konfidemaj okuloj brilon de feliĉeco. Fininte la rakonton li eksaltis, dirante:
— Nun mi jam devas forrapidi, ĉar mi promesis viziti hodiaŭ vespere fraŭlinon Lambert. Ĉu vi konas fraŭlinon Lambert, Flora?
— Ne; sed mi aŭdis foje la patron paroli al la patrino pri ŝi. Ŝi estas ĉiama suferantino, kaj la patro diras, ke ŝi estas pli pacienca, ol la patrino.
— Jes, ŝi estas mirinde pacienca kaj tiel bona, tiel dolĉa; efektive la plej dolĉa virino en la mondo. Ĉu vi vere neniam vizitis ŝin, Flora?
— Ne, — respondis la infano, mirigite, — ĉu mi . . . .
— Ho, jes, vi povas iri kun mi, certe, ĉar fraŭlino Lambert tre amas la infanojn, kaj ĉiuj infanoj de la vilaĝo vizitadas ŝin. Sed vi devas esti kvieta en ŝia