Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
21
MIRINDA AMO

ĉambreto. Kompreneble tio ne estos malfacila por vi; oni simple ne povas ne esti bona ĉe ŝi. Tio estas efektive stranga afero. Ho, vi nur vidu la ruĝkapulon, Joĉjon Miller kaj tiun sentaŭgulon, Karlon Black: ili estas tie absolute kvazaŭ ŝafidoj; oni pensus, ke ili ne povus sentvundi eĉ skarabaĉon.

— Efektive! — diris Flora mirigite. — Mi tre, tre deziras ŝin viziti, sed mi ne scias, ĉu la gepatroj aprobos.

— Jes, sendube ili aprobos. Do, petu permeson, sed ne sciigu, ke mi instigis vin. Ĉu vi aŭdis?

— Jes, Vilfrido.

Kelkajn minutojn poste ili troviĝis en la mallarĝa vojeto, kie ni antaŭ nemultaj tagoj unue renkontis la knabineton en helkolora vesto.

— Kiam ni revidos unu la alian, Vilfrido? — sopire demandis Flora.

— Mi ne scias, kiam mi povos ree veni ĉi tien, ĉar mi tre ofte devas preni muziklecionojn kaj aliajn lecionojn de onklo Silaso, kaj ofte ni kune faras botanikan ekskurson. Ĉu vi povos veni la venontan dimanĉon post la tagmanĝo?

— Ne, Vilfrido, mi ne povos veni dimanĉon posttagmeze, ĉar tiam mi devas iri en la dimanĉlernejon.

— Kompreneble! — Vilfrido ne volis sciigi al ŝi, ke li jam de du jaroj ĉesis esti lernanto de la dimanĉa lernejo, pro tio, ke lia onklo malaprobis la tie donitan instruon. — Nu, ni diru, la venontan mardon. Mia onklo tiam iros al Romfordo por kongreseto.

— Jes, mi nepre venos, se mi povos!

Kiam ili disiĝis, Flora levis la vizaĝon kun infana naiveco por ricevi kison. Vilfrido sin klinis, prenis la dolĉan vizaĝon de la knabino inter la du manoj kaj ame kisis ŝin: —

— Adiaŭ, etulino, adiaŭ; ĝis la revido.