Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
25
MIRINDA AMO

ankaŭ sinceran sindonemon kaj amon de ĉiuj, kiuj havis rilatojn al ŝi.

Unu tagon, ĉirkaŭ tri monatojn post la akcidento, ni trovas la malfeliĉulinon, kiu donis al si la nomon “fraŭlino Lambert,” translokita en tre malgrandan, sed komfortan ĉambron en la domo de la bonkora vidvino Gadd. Tiu respektinda kaj molkora, sed iom babilema virino sentis, de l’ komenco, strange fortan kompaton kaj aldonitecon al la dolĉa, malfeliĉa fremdulino, kiuj nur parte klariĝis per la timo, ke ŝi mem estis, iagrade, la kaŭzo de ŝia malfeliĉo.

Dum, pro malforteco, la sorto de la juna virino pendis inter vivo kaj morto, ŝia memoro pri pasintaj travivaĵoj estis nur malklara kaj, sekve, malakra, sed kune kun revenantaj forto kaj okaza libereco de akraj doloroj, ankaŭ revenis, iafoje, la maldolĉeco de viva memoro.

Ankoraŭ tri monatoj pasis. Iun belan printempan matenon, kiam ekstere la suno gaje brilis, kantigante la birdojn kaj plenigante ĉion de nova vivĝojo, sinjorino Gadd enrigardis en la ĉambron kaj diris:

— Ĉu vi estas komforta, mia kara? Mi eliros, sed mi rapidos reveni.

— Jes, mia bona sinjorino Gadd; mi estas tute komforta kaj mi nenion bezonos, ĝis vi revenos. Mi petas, ne rapidu. — Tion “fraŭlino Lambert” diris per mola, belsona voĉo kun iomete fremda elparolo. Post la eliro de la sindonema flegistino, la okuloj de la juna virino ĉirkaŭvagis en la ĉambro, kuŝante jen sur la simplaj mebloj, jen sur pendantaj sur la muroj bibliaj sentencoj. Fine ili restis reve sur malnova, sur drapo brodita kaj enkadrigita sentenco: “Li kondukas min laŭ vojo de la vero — pro Sia nomo.”

— Jes, — ŝi diris al si en la pensoj, — laŭ kiel strangegaj vojoj mi jam vagis, kaj tamen Li kondukis min fine en la vojon de la vero, pro Sia nomo!

Sur ŝia juna, dolĉa vizaĝo fizikaj doloroj kaj korpremego jam gravuris videblajn postesignojn, tamen la plej frapantaj vizaĝesprimoj estis profunda rezignacio