Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
26
MIRINDA AMO

kaj interna paco. Dum la foresto de sinjorino Gadd ŝiaj pensoj okupiĝis per la memoro de pasintaj tagoj el ŝia feliĉa juneco, tra multe da teruraj okazintaĵoj, kiuj fine venigis ŝin en la staton, en kiu ŝi nun troviĝis, kuŝante tie sur lito, kiun ŝi estis destinita ne forlasi en la daŭro de multaj jaroj.

Ĉu ni penos sekvi la malfeliĉan virinon sur ŝia malĝoja pensomigrado?

Jen, la dudekses-jara virino sin vidis ree feliĉa, senzorga infano, ludanta en ĝardeno de la kastelo de l’ gepatroj, senzorge ĝis, iom post iom, ŝi komprenis, ke, spite videbla, ŝin ĉirkaŭanta riĉeco, ekzistas reala, kaj image eĉ pli granda, malriĉeco. Alvino, grafino von Rothenfels — tio estis ŝia unua nomo — estis la plej juna infano de grafo Otto von Rothenfels, estro de tre malnova, tre fiera sed, laŭ ilia societa stato, malriĉa familio en unu el la pli malgrandaj ŝtatoj de Germanujo. Revenis al ŝi en la pensojn malĝojaj scenoj de disputoj inter la gepatroj kaj ŝiaj du fratoj, el kiuj unu estis juna plezurama oficiro kaj la alia oficisto en la diplomatia servado. Ambaŭ postuladis pli da aldona mono, ol la malriĉiĝinta grafa trezorejo povis liveri; ambaŭ faradis embarasajn ŝuldojn, kiuj pli kaj pli implikis la patran bienon en gravaj malfacilaĵoj. La ĉiama penegado ŝajnigi bonhavecon kaj vivi laŭ ilia societa stato kaŭzis senfinajn ĝenojn kaj mizeron. Kiel malsaĝaj, kiel pekaj nun aspektis al ŝi tiaj vanaj penadoj; sed tiam ŝi tiel ne pensis.

Kun abomeno la juna virino en la lito rememoris la malŝatindan amindumadon de preskaŭ mezaĝa, diboĉa, sed tre riĉa nobelo, kaj la kuraĝigon, kiun faris al li la gepatroj kaj la fratoj. Poste, — ŝi nur povis pensi pri tio kun profunda honto kaj teruro — oni aludis la fakton, ke edziniĝo kun tiu viro estas la sola rimedo por malhelpi ne nur la financan ruiniĝon de la familio, sed ankaŭ ĝian malhonoron, ĉar grafo Hadenburg, la malamegita aspiranto, posedis sekreton, kies malkovro nepre pereigos la honoron de la patro. Tre maldolĉa estis la memoro