Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/44

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
27
MIRINDA AMO

pri tiuj teruraj travivaĵoj: unue la aludoj, poste la petoj, petegoj kaj, fine, la ordonoj sin oferi, korpe kaj anime, sur la altaro de familiaj fiero kaj honoro. Ho! kiel ŝi, maltima, altanima knabino, bataladis kontraŭ sorto tiel abomeninda, tiel hontinda!

Nun, kontraŭ ŝia volo, alnaĝis al ŝi en la pensojn la eleganta, vira figuro de sinjoro von Anstatten, amiko de unu el ŝiaj fratoj, ambicia, vivega, facilanima diplomato. Jam tre ofte ŝi demandis sin, ĉu li tiam vere amis ŝin, aŭ ĉu li nur flirtis. Ho ve! se nur li estus espriminta sian amon antaŭ sia foriro eksterlanden. Kiom da korpremegoj, malfeliĉego kaj — pekoj tio evitigus al ŝi! Kaj tamen, tamen, ŝi ne volis plendi pri la volo de Dio. — Vere, mi ne estas inda tiom da Dia favorkoreco kaj amo, kiuj estas mia sorto — ŝi diris al si en la koro. Ŝi penis forpeli pensojn malagrablajn pri postaj okazintaĵoj, pro kies malestigo ŝi multfoje estus fordoninta la vivon.

— Ho, Dio! — ŝi ĝemis — neniam lasu min dubi pri tio, ke vi jam pardonis miajn pekojn, kaj ke ĉiuj tiuj aferoj ne leviĝos kontraŭ mi en la lasta juĝo.

Laca la virino fermis dum kelkaj minutoj la okulojn. Sed ne per tio ŝi povis forpeli la malagrablajn pensojn, trudantajn sin al ŝia memoro. Aperis bildo de juna anglo, vivega, komplezema, sendependa studento el Heidelberga universitato. Kun la rapideco de facile moviĝantaj en dormo scenoj, ŝi ree travivis tiun okazoplenan vojaĝon en la montaro Harz. Kiel allogita kaj ĉarmita ŝi tuj estis de lia vira teniĝo, lia lerta, pasia violonludado kaj, eble precipe, de lia ampleksa kono kaj ŝato de la angla literaturo. Multajn horojn ili pasigis kune en la belega arboriĉa ĉirkaŭaĵo de la kvieta hotelo, babilante, jen angle, jen germane. Ŝiaj gepatroj ankaŭ trovis la junan anglon tre ĉarma kaj, kompreneble, sendanĝera; ĉar, ĉu li ne estas de humila burĝa deveno, kaj ĉu ne devas esti lia plej alta ambicio igi sin agrabla al grafa familio?

Estis la nokto post kuna ekskurso, memorinda pro du apartaj okazintaĵoj: definitiva ordono de l’ patro fine