Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
30
MIRINDA AMO

amon, kaj ke lia bedaŭrego, vidi ŝin la edzino de alia viro, estas sincera. — Jes, — ŝi unu fojon plu konfesis al si mem, — ŝi aŭskultis, kvankam nur unu momenton, senproteste, liajn pasiajn vortojn de amo. Kaj, sopiregante al ies amo, ŝi faris preskaŭ nenion por haltigi la tumultan, kapturnigan enfluon de kulpa amo en ŝian propran koron.

Sed ankoraŭ pli profunden ŝi estis drononta.

Kiam ŝia frato Karlo ekproponis al ŝi, ke li starigos inter ŝia edzo kaj sinjoro von Anstatten tian scenon, kia nepre kondukos al duelo kaj, plie, aludis la fakton, ke lia amiko estas fama kaj timinda skermisto kaj nepra trafpafisto, ŝi ne havis sufiĉe da morala forto por energie kontraŭstari tiun proponon. Ŝia malaprobo — ŝi nun plene konsciis — estis nur malforta kaj nesincera; ŝi ne volis serioze pripensi la malbonegecon de tia plano kaj penis dronigi la voĉon de la konscienco per la penso, ke tio estas la afero de ŝia frato. Tiel, konfuze, ŝi tiam rifuzis ordigi siajn malordajn pensojn. Hodiaŭ, kiel multfoje antaŭe, ŝi konfesis, ke ŝi estus povinta malhelpi la fatalan duelon. Tamen ŝi ne malhelpis.

En tiu momento la tuta malbela bildo ree staris vivege antaŭ ŝia animo: Sinjoro von Anstatten mortis sur la duelejo, kaj ŝia edzo, morte vundita, perdis la vivon la sekvintan tagon.

— Ho, mia Dio! — Kaj tio ankoraŭ ne estis ĉio. Koro kaj konscienco forte instigis ŝin rapidi al la mortlito de la edzo por peti de li pardonon antaŭ lia morto kaj por fari sian eblon almenaŭ malakrigi al li la dolorojn de la lastaj momentoj. Sed preskaŭ ne konsciante kion ŝi faras, ŝi forkuris; timego kaj honto detenis ŝin de la plenumo de tiu, tiel evidenta devo. Ŝajnis al ŝi nun, ke estas neeble, ke ŝi iam povis agi tiamaniere, ne estante duonfreneza.

— Ho! La profundegeco de Dia amo kaj indulgo, kiu, spite ĉio plenigas mian koron de supertera paco kaj konscio pri plena pardono!

Revenante hejmen ŝi eksciis, ke la edzo antaŭ la morto