Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/48

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
31
MIRINDA AMO

fordonis sian fileton al tre intima amiko, iu sinjoro Hutton, pri kiu li tre ofte parolis, sed kiun ŝi renkontis nur unufoje ĉe koncerto antaŭ la sortoplena vojaĝo en la montaro Harz. Verŝajne li tiutempe trapasis Heidelberg’on survoje de Stuttgart al Anglujo. Ĉu ia hontigo povus esti pli korprema, ol la opinio de tiuj du viroj, ke ŝi estas malinda eduki sian propran infanon? Kaj eĉ nun, konsciante, ke ŝia koro estas tute ŝanĝita kaj per la favorkoreco de Dio purigita kaj sanktigita, varmega ondo da honto ekplenigis ŝian koron pro tio, ke iam oni povis tiel opinii pri ŝi. Ankaŭ kun honto ŝi rememoris, ke, unue, ŝi ne tre afliktiĝis pro la perdo de la infano. Pasia sopiro al li kaj firma decido, ne ripozi, ĝis ŝi trovos lin, venis nur post la ŝanĝiĝo de ŝia koro.

Plena laciĝo kaj kapdoloro malhelpis pluan mediton, kaj la ankoraŭ tre malforta suferantino dormeme ree fermis la okulojn. Nur de tempo al tempo reve prezentiĝis al ŝiaj pensoj neklaraj epizodoj, kiuj okazis dum pli ol dujara vana serĉado en Anglujo.