Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
35
MIRINDA AMO

Via propra koro ja diktas al vi veni ofte por viziti vian . . . amikinon, ĉu ne, Vilfrido? — La malnova pasia dezirego ekkaptis ŝin, enbrakigi la karegan knabon kaj sciigi al li, ke ŝi estas lia patrino. Ŝi bezonis tutan sian spiritforton por venki tiun inklinon. Ŝi estis pensinta, ke ŝi ne plu sentos tiun akran kordoloron, kiun ŝi sentadis dum la unuaj jaroj ĉe la vizitoj de la fileto. Sed ŝi ne devas malkovri al li la sekreton de ilia proksima parenceco. Ree ŝi memoris la sanktan promeson, kiun ŝi faris al Dio antaŭ preskaŭ dek unu jaroj, kiam, post longa, ellaciga kaj ŝajne senespera serĉado tra Anglujo, ŝi solene promesis al Li, ke, se nur Li permesos al ŝi revidi la infanon, ŝi mem neniam malkovros kiu ŝi estas. Tiun decidon fortigis, cetere, la prudento. Ŝi havis bonan kaŭzon por pensi, ke — almenaŭ dum la infaneco de Vilfrido — sinjoro Hutton forlasos la vilaĝon kaj ekloĝos aliloke, tuj kiam ŝia sekreto malkovriĝos. Krom tio, la penso, ke ŝia amegata infano, altanima, nobla Vilfrido, la sola objekto de ŝia tera ĝojo, eble malestimos ŝin, eksciinte pri la pasinta historio de ŝia vivo, estus tro terura! Ne, ŝi ne povas riski tion! Se ŝi nur povos gvidi iamaniere la disvolviĝon de lia karaktero kaj meti en lian junan koron semojn de Diotimo kaj de bonaj principoj, ŝi estos tute feliĉa kaj kontenta.

Vilfrido fervore ekpremis la manon de la “amikino” kaj diris kun senarta emfazo:

— Jes, ne dubu pri tio, kara fraŭlino Lambert, mi amas vin pli ol iun alian estaĵon en la mondo!

Tiu ĉi kortuŝa, senkonscia elmontro de fila amo estis preskaŭ pli, ol la forte streĉita spirito de la patrino povis elporti. Superforte regante sin, ŝi povis nur diri:

— Kisu min, mia kara infano. — Kaj, dum momento fermante la okulojn, ŝi preĝis pri fortoj por subpremi la elkoriĝontajn ondojn da emocio. Trankviliĝinte, ŝi diris karese: — Dankon, karulo, vi ne scias, kiom mi ŝatas vian amon. Sed, mi petas, parolu pri nia amo kun neniu. Nu, vi venis por ludi muzikaĵon por mi; ĉu ne? Ludu do.