Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
38
MIRINDA AMO

majstro por vi. Tamen Dio povas gardi vin eĉ en la oficejo de sinjoro Billing. . . . Vilfrido, vi nun fariĝas granda, pensema knabo, kiu povas decidi por si mem. Ĉu vi iam pripensis, ĉu vi volas, en la estonteco, servi Dion aŭ la mondon?

Vilfrido ne tuj respondis, kaj la patrino daŭrigis: — Mi tre ofte, kuŝante ĉi tie, kun ama zorgo pripensas vian estontan vivon. Vin ĉirkaŭas gravaj danĝeroj. Via onklo ja estas en multaj rilatoj tre bona kaj plej estiminda viro, al kiu vi ŝuldas tre multe, kvazaŭ filan amon kaj respekton, sed vi scias, ke li estas firma nekredanto. Mi tre timas, ke li semadas en vian junan, impreseblan koron semojn de dubo kaj malinklinon al la aferoj de la Dia regno. Vi devas esti singarda, Vilfrido. Dio antaŭgardu vin.

Post momento da silento la knabo respondis:

— Tio, kion vi ĵus diris, estas tute prava. Ofte mi ne ŝatas la nebonajn dirojn de la onklo. Pri la nova metodista pastro, sinjoro Rawson, li diras, ke li estas malsaĝulo sincera kaj pri pastro Heath, ke li estas malsaĝulo sen tiu sava eco. Mi certigas vin, ke mi tre, tre deziras esti bona, tiel bona kiel . . . kiel vi, sed tion mi neniam atingos.

La patrino rigardis la noblan, emocioplenan vizaĝon de la knabo kun ĝojo kaj fiereco. Videble kontentigis ŝin la sincereco brilanta en la okuloj de la amata filo kaj la promeso pri vira nobleco, kiun ŝi jam legis en ili. Kun trankvila konfido ŝi diris:

— Mi kredas; Dio estu ĉiam antaŭ viaj okuloj kaj en via koro, Vilfrido.

• • • • • •

Kelkajn tagojn poste aperis sur la sojlo de la sama ĉambreto Vilfrido Gallimore, kondukante je la mano sian malgrandan amikinon. Ili ree renkontiĝis en la ŝtonminejo, kaj Flora tie verŝis en la simpatian orelon de la knabo siajn infanajn ĉagrenojn. Ĉar la knabino ricevis permeson viziti fraŭlinon Lambert, Vilfrido proponis, ke ili tuj kune iru al ŝia ĉambreto.