Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/58

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
41
MIRINDA AMO

adorata amikino kaj konsilantino de tre multaj homoj. Virinoj, precipe, kaj junuloj venadis, eĉ de malproksime, kun siaj ĉagrenoj kaj embarasoj por trovi simpatian koron kaj saĝan konsilon. Aliaj venis kun spiritaj duboj kaj malfacilaĵoj por serĉi apud ŝi solvon kaj por ricevi refreŝigon de l’ koro. Tiu posta ĉambreto en la dometo de vidvino Gadd, ornamita kaj provizita je ĉiuspecaj oportunaĵoj, kiujn amaj koroj povis proponi, estis por multaj kvazaŭ haveno de paco kaj vera sanktejo.

La sagacaj okuloj de la nobelino vidis en la ĝentila, pensema kaj naturdotita infano riĉajn promesojn pri dolĉa virineco kaj sindonema utileco. La kortuŝa, infana amikeco, ekzistanta inter ŝi kaj Vilfrido, kaj la granda admiro al ŝia nova kunulo, kiu plenigis la koron de la knabino, tre amuzis ŝin. La tridekkvin-jara nobelino, do, kaj Flora, la naŭjara knabino fariĝis tre intimaj, amaj amikinoj, sed la plej forta ligilo inter ili estis jam tiutempe kaj fariĝis eĉ en pli alta grado en postaj jaroj, ilia komuna amo al Vilfrido.