Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
43
MIRINDA AMO

apud la ŝtonminejo por kune iri viziti fraŭlinon Lambert, ŝi diris malgaje:

— Kompreneble mi scias, ke vi devas treege studadi kaj legi multajn malfacilajn librojn, tamen, ĉu vi ne povas legi ilin sidante en nia “revejo”? Mi certigas vin, Vilfrido, ke mi tute ne malhelpos vian studadon per babilado. Almenaŭ ni tiam povos esti kune.

Vilfrido eksentis kun bedaŭro, ke, pro entuziasmo al sia nova profesio kaj amo al studado li jam pensas pli malofte kaj, eble, iomete malpli ame pri sia kunulineto. Karese li metis la manon sur ŝian ŝultron kaj rigardis malsupren en la suprenturnitan, malgajan vizaĝon infanan:

— Ne malĝoju, Flora, karulino, — li diris, devigante ŝin rideti, — vi devas kompreni, ke mi nun jam ne estas infano, kaj ke mi nepre devas uzi ĉiun momenton, se mi volas fariĝi lerta arĥitekturisto. Flora, mia granda ambicio estas fariĝi unu tagon fama arĥitektura artisto. Efektive!

— Jes, kara Vilfrido, — Flora rediris per tono, kiu enhavis, samtempe, amemon, sinceran fervoron kaj malgajecon, — mi tion ja ankaŭ deziregas por vi, tamen mi sentis, ke eble vi ne amas min tiom, kiom en la komenco de nia amikeco.

— Tute ne, karulineto, vi fariĝas por mi pli kara de tago al tago; sed vi komprenos, ke ne estas eble studi kaj legi en nia “revejo” librojn, kiuj senĉese postulas mezuradon, desegnadon kaj eksperimentojn aŭ elserĉadon de klarigoj en aliaj libroj. Sed mi ankaŭ legas librojn, kiuj taŭgas por legado tie, ekzemple biografiojn de gloraj artistoj tiaj, kiaj Rafaelo, Miĥaelo-Angelo, Kristofero Wren k.t.p. Tiajn librojn mi eĉ povos laŭtlegi al vi. Ĉu tio plaĉos al vi?

— Ho, jes, Vilfrido, treege . . . Subite la knabino haltis kaj post momento de enpensiĝo diris plue: — Vilfrido, kiam vi fariĝos tre lerta kaj fama, ĉu vi enuos je mi?

La deksepjara knabo ekrigardis la seriozan vizaĝon de la knabino, sur kies ŝultro ankoraŭ restis lia mano,