Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
44
MIRINDA AMO

kaj, dum feliĉa rideto lumigis lian vizaĝon, li image ekvidis sin mem plenkreskinta, fama — kaj Floran floranta, bela fraŭlino. Karese li metis la alian manon sub la mentonon de la knabino, suprenturnis ŝian vizaĝon kaj premis longan kison sur ŝiajn lipojn:

— Kara, dolĉa malsaĝulineto! — li diris.

De tiu momento la fantaziema kapo de la junulo ofte fordonis sin al dolĉaj revoj pri feliĉa estonteco. Li ofte rememoris tiun ĉi okazaĵon kaj la ĉarman bildon, kiu tiam ekaperis antaŭ liaj fantaziokuloj.

Silente, enpense ambaŭ iris flankon ĉe flanko dum kelkaj minutoj. La simplaniman koron de la knabino tute kontentigis kaj feliĉigis tiu ĉi duobla respondo. Sed Vilfrido ankoraŭ ne donis sian tutan respondon. Fine li diris: —

— Enui je vi, Flora? Neniam! Kontraŭe, kiam mi jam travagos la mondon, serĉante scion, spertojn kaj gloron, — Flora, gloron! — tiam vi estos por mi inspiro, instigo fariĝi inda vin, malgraŭ la fiereco kaj pretendita supereco de via tuta parencaro, Flora!

Kvankam Flora nur tre malklare komprenis la fervoron de Vilfrido, dolĉa kontento ekplenigis ŝian knabinecan koron. Esti “inspiro” por junulo, tiel admirata kiel Vilfrido, kiun ŝi jam vidis granda glorkovrita viro, estis por ŝia naiva, amema koro vera mirindaĵo! La entuziasmo de la amiko entuziasmigis ŝin, kaj fervore ŝi ekkriis:

— Ho, Vilfrido, kiel granda! Kiel mi envias vin pro via ebleco travojaĝi la mondon, por rigardi tiel multajn vidindaĵojn kaj por akiri gloron! Dume mi, — ŝi diris iom pli mallaŭte kaj malgaje, — mi devos resti hejme, pacience atendante vian revenon. Sed mi ne forgesos vin. Mi ĉiam sekvos vin per la pensoj de urbo al urbo kaj de lando al lando.

Nun la junaj geamantoj alproksimiĝis al la fino de la mallarĝa, folioriĉa vojeto, kiu kondukis al la kvieta flankostrato, en kiu troviĝis la dometo de sinjorino Gadd.

— Ĉu vi scias, — demandis Vilfrido, — ke de tie ĉi, inter