Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
45
MIRINDA AMO

tiuj ĉi du arboj, vi povas vidi peceton de l’ fenestro de fraŭlino Lambert? De tiu fenestro oni povas vidi tiun ĉi vojeton kaj, super la dometo de maljuna Betinjo, ankaŭ la arbojn, post kiuj troviĝas nia “revejo.” Mi ĉiam kaj ĉie memoros la tre ĉarman vidaĵon el tiu fenestro. Kia domaĝo, ke fraŭlino Lambert ne povas ĝui ĝin. La vespera suno nun povas trapenetri la juglandujon en la ĝardeno por gajigi la ĉambreton de la dolĉa virino. Mi tre dezirus hakfaligi tiun tro folioriĉan arbon, por ke ŝi havu pli da lumo. La lumo de la suno donas ja sanon, gajecon kaj fortojn; sed mi ne kuraĝas peti permeson de sinjorino Gadd. Ĉu vi scias, Flora, kio estos la plej unua afero, kiun mi dezirus fari, kiam mi estos sufiĉe riĉa?

— Nu, kion?

— Mi elektos la plej ĉarman lokon en tiu ĉi ĉirkaŭaĵo; mi projektos la plej ĉarman kaj komfortan domon kaj mi transloĝigos fraŭlinon Lambert en tiun domon, kiun mi belege meblos, sub la ama zorgo de bonkora sinjorino Gadd. He?

— Ho, Vilfrido, kia bela ideo! Kaj, poste, Vilfrido, ŝi povos loĝi kun ni, ĉu ne? — ekkriis la knabino ĝoje kun naiva entuziasmo.

Tiu ĉi propono forte amuzis kaj same forte plaĉis al Vilfrido, kvankam li sentis iom da malkontento pro tio, ke ne li mem la unua ekpensis tiun ideon. Flora ne atendis respondon al sia “ĉu ne?” sed antaŭenkuris por esti la unua ĉe la pordo.

“Fraŭlino Lambert” akceptis la vizitantojn kun sia korvarmeco kaj amaj esprimoj.

— Mi havas novaĵon por vi kaj Flora, — diris Vilfrido, — estas nun definitive decidite, ke mi iros Londonon la venontan printempon por studi en akademio. Ho! Fraŭlino Lambert, kiel multe mi deziras tien iri! Kiom da okazoj mi havos por vidi grandiozajn konstruaĵojn, preĝejojn, palacojn, muzeojn kaj milojn da aliaj aferoj, kaj okazojn por plivastigi mian scion. Kaj poste, eble, pli malproksimen en la mondon!