Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
46
MIRINDA AMO

La patrino rigardis kun fiero kaj admiro la viglan vizaĝon de la amata knabo, ardantan pro ĝoja antaŭsento, sed ŝi ankaŭ sentis korpremon kaj malĝojon pro la estonta disiĝo:

— Iru do, knabo mia, — ŝi diris ame, — kaj Dio benu vin. Li povas gardi vin en Londono kaj en fremdaj landoj tiel bone, kiel tie ĉi en kvieta, dormema Long-Seaton. Al kiu Dio volas montri Sian favoron, tiun li sendas for en la vastan mondon. La mondo estas tre bela, Vilfrido, perfekta ellaboraĵo de ama Kreinto, montrante ĉie Liajn senlimajn potencon, saĝon kaj zorgon. Nur la homoj en ĝi estas nebonaj kaj danĝeraj. Nur la peko difektas la mondon. Estu do singardema.

Flora sidis ĉe la kapa flanko de la lito, rigardante alterne la parolantojn. Saĝulinete ekbalancante la kapon, ŝi diris: —

— Estu singarda, Vilfrido. Se la homoj estas nur duone tiel malbonaj, kiel la historio elmontras, ili efektive estas tre malbonaj. La patro ĉiam parolas pri la malbonagoj de la homoj, kaj la patrino diradas, ke tute ne ekzistas io bona en tiu ĉi mondo.

Kun same profunda seriozeco, kiu aperigis rideton sur la dolĉa vizaĝo de la litkuŝanta virino, Vilfrido diris:

— Vi eltrovos, Flora, ke la vivo estas grandaparte tio, kion ni faras el ĝi, kaj la mondo tia, kia ni atendas trovi ĝin. — Sin turnante al fraŭlino Lambert, li diris plue: — Vi ĵus diris, ke nur la peko difektas ĉion. Nu, mi aŭdis tre interesan kaj viglan diskuton pri tiu ĉi demando en nia oficejo hieraŭ inter onklo Silaso kaj sinjoro Billing unuflanke kaj pastro Robinson el Romfordo, kontraŭflanke. Estis tre interese; sed mi devas konfesi, ke sinjoro Robinson tute ne eliĝis triumfe el tiu disputo. Mi pensis, ke li faras tre kompatindan elmontron de debatpovo. Ŝajnis al mi, ke li ne havas tre fortajn konvinkojn, sed ke li nur subtenis sian vidpunkton, ĉar oni atendas tion de pastro. Li ruĝiĝadis, li balbutadis, li ĉirkaŭsaltis kaj koleriĝis; tio estis preskaŭ komika. Onklo Silaso, kiel ĉiam, ek-