Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/64

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

flamiĝis, indignis kaj elfluigis torenton da elokventaj riproĉegoj kontraŭ ĉio, kion reprezentas sinjoro Robinson: la eklezioj, la aristokrataro, la pretendoj kaj fiereco de la socia rondo en kiu li moviĝadas k.t.p. Sinjoro Billing, male, estis tre malvarmeta, parolante kun sia kutima maldolĉa, mordanta sarkasmo. Kompatinda sinjoro Robinson pasigis treege malagrablan duonhoron. Mi ofte pensis pri vi, kara fraŭlino Lambert, kaj demandis min, kion vi dirus laŭ via trankvilanima parolmaniero. Kion, do, vi pensas pri la origino de la malbono?

“Fraŭlino Lambert” aŭskultis kun kreskanta sento de maltrankvilo pro la malseriozeco, kun kiu Vilfrido rakontis tiun okazintaĵon. Li ja nur estis deksepjara knabo, sed la ama, patrina koro timis, ke la karakterizaj ecoj de la du viroj jam faris daŭran impreson sur lian koron. Ŝi sentis, ke estos por ŝi pli kaj pli malfacile senefikigi iliajn malbonajn influojn, ĉar Vilfrido nun eniris aĝon kaj esploreman spiritstaton, en kiuj li estos aparte impresebla je ili. Tamen ŝia respondo estis trankvila kaj firma:

— Pli saĝaj kapoj ol tiu de sinjoro Billing kaj eĉ, eble, ol tiu de via onklo, forte penadis por sondi tiun misteron, kaj ili ne trafis kontentigan solvon. Ĉiuokaze, se la mistero solviĝus, estus pli verŝajne per helpo de la koro, ol per la cerbo. Kuŝante ĉi tie, kara Vilfrido, meditante pri spertaĵoj de l’ vivo kaj tre laboriginte la cerbon pri tiu sama enigmo, mi fine demandis min: — Ĉu, tamen, la solvo de l’ enigmo multe profitus nin? Mi dubas. Pli utile estus demandi: — Ĉu Dio estas bona? Tiun demandon mi respondis jese laŭ mia propra sperto. Bona? Jes, ekster ĉiuj vortoj kaj pensoj bona! Sed ekzistas homoj, kiuj ne volas ekscii, ĉu Dio estas bona.

La demando pri la origino de l’ malbono estos, mi timas, enigmo neniam solvebla por ni, ĉisubuloj.

— Sed, kara fraŭlino Lambert, — ekdiris Vilfrido, pardonu, ĉu ne estas nia devo penadi por solvi tiun ĉi