Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
49
MIRINDA AMO

— Tio sendube estas tre vera, tamen mi opinias, fraŭlino Lambert, ke pli bone estas penadi por penetri kaj malsukcesi, ol esti indiferenta. Pli bone estas malkontentiĝi pri niaj malsukcesoj, eĉ esti malkontentegaj pri nia nescio, ol esti indiferentaj je tiuj ĉi aferoj.

— Tute prave, knabo mia, faru uzon el ĉiuj viaj Diodonitaj intelektaj fortoj, sed penu kompreni la aferojn de Dio nur per la Spirito de Dio.

— Ho, fraŭlino Lambert, korvarme diris Vilfrido, — kiel mi dezirus, ke onklo Silaso venu viziti vin! — Kiel senfine superaj aspektis por li la kvieteco kaj profundeco de la sur korspertoj bazitaj argumentoj de tiu simplanima, sanktula virino je la furiozaj asertoj de lia onklo, la cinikaj rimarkoj de lia majstro kaj la malforta defendo de la pastro.

La larĝe malfermitaj okuloj de Flora mire rigardis jen la parolantinon en la lito, jen la inteligentan, atentan vizaĝon de Vilfrido, por vidi, ĉu li elkomprenas tion, kio por ŝi estas tro profundaj misteroj. Ŝi nur konsciis, ke temas pri la malbonaj emoj en la homa koro, kiuj laŭ ŝia sentema konscienco ne malestis en la propra koro. Du impresojn la knabino forportis: forta deziro eviti homojn, kiuj ne amas Dion, kaj pli altigita opinio pri la saĝeco de Vilfrido kaj de fraŭlino Lambert.

• • • • • •

Iun tagon okazis en la salono de sinjoro Billing ordinara kunveno de “Estetika Societo de Romford kaj Long-Seaton.” Tiu societo konsistis el naŭ lokaj membroj: ok estetikaj fraŭlinoj kaj estetika prezidantino, la tre juna kaj ĉarma edzino de sinjoro Robinson, la paroĥestro de Romford. Krom ĉi tiuj al ĝi apartenis kvin korespondantaj membroj, ankaŭ junaj sinjorinoj, en diversaj, pli malproksimaj lokoj de la lando. La sidejo de la societo estis la salono en la domo de sinjoro Billing, kies filino Eleonoro estis la sekretariino kaj kasistino. Ĉeestis la kunsidon, en tiu posttagmezo, nur kvin anoj: la prezidantino; la sekretariino-kasistino; fraŭlino Lois Rees el Romford, la vicprezidantino; kaj