du ordinaraj membroj, unu el kiuj estis fraŭlino Heleno Whitcombe, filino de loka landsinjoro, Sir Rufus Whitcombe, kaj la alia fraŭlino Mildredo Bompas el Romford.
En la okuloj de tiuj ĉi junaj sinjorinoj ilia klubeto estis tre grava afero. Ili kun granda bedaŭro rimarkis la kreskantan en la lando emon al malvarma materialismo kaj manko de ŝatemo pri la belartoj. La ĉefa celo de la estetika societo estis savi almenaŭ la bonedukitajn sinjorinojn de la ĉirkaŭaĵo el tiu stato de barbareco. La regularo de la societo postulis skrupule estetikajn vestadon, konduton kaj pensmanieron kaj ne nur severe elbaris virseksulojn el la kunvenoj, sed ankaŭ malpermesis eĉ la aludon, dum la kunsidoj, al persone konataj sinjoroj de aĝo de malpli ol sesdek jaroj. Nenio devis maltrankviligi la serenecon de la kunsidoj aŭ malaltigi ilian altestetikan nivelon.
La temo de la grava prelego, kiun faris tiun posttagmezon fraŭlino Whitcombe, estis jena: — “La ebleco rekuraĝigi en ŝafistinoj la estetikan senton.” La parolantinon kaj la aŭskultantaron tute ne ĝenis la fakto, ke, en rondo de multaj mejloj ĉirkaŭ Romfordo, ne ekzistis eĉ unu ŝafistino. Tiaj detaletoj ne estis citindaj. La programo ankaŭ enhavis deklamojn de kelkaj belaj poemoj pri idealaj ŝafistinoj kaj admiradon de beleta desegnaĵo, reprezentanta tian idealigitan junulinon, speciale farita de fraŭlino Whitcombe.
Post la fermo de la kunveno montriĝis iom nekutima spirito de malseriozeco inter la estetikulinoj, eble kaŭze de neĉeesto de la pli seriozaj membroj de la societo. Fraŭlino Eleonoro kuraĝis diri:
— Domaĝe estas, ke nia regularo malpermesas okazan enkondukon de ĉarma, sendanĝera junulo, kiu, mi estas certa, tre ĝuus niajn kunsidojn. La ceteraj estetikulinoj estis “teruritaj,” tamen ili duonmortis pro deziro ekscii, kiu estas tiu “ĉarma junulo.”
— Nu, neniu pli danĝera ol la juna asistanto en nia oficejo, Vilfrido Gallimore. Vi ĉiuj bone konas lin vide,