Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
51
MIRINDA AMO

sed vi ne povas imagi, kiel ĉarmega knabo li estas: bonedukita, belmaniera, ĝentila kaj, malgraŭ sia aĝo, tre multleginta. Krom tio li estas rava, delikatsenta muzikanto kaj fervora amanto de ĉio bela, bona, pura. Vi nur bezonus aŭdi lin rapsodii pri la ĉasta beleco de l’ grandiozaj konstruaĵoj italaj de la renesanca periodo! Mi aŭdis, ke li kutimas pasigi tutajn horojn en kaŝita loko meze de l’ arbareto, nomata la “malnova ŝtonminejo de l’ juristo.” Tie li, oni asertas, revas kaj ludas violone la plej ravajn, sorĉajn improvizaĵojn.

— Kiel romantike! — ekkriis fraŭlino Mildredo Bompas.

— Kia katalogo da ĉarmaj virtoj! — samtempe ekkriis fraŭlino Heleno Whitcombe.

Fraŭlino Reed diris: —

— Mi renkontis lin unu-dufojojn en la domo de lia onklo, kaj li aspektis pensema kaj iom detenema knabo.

— Lia natura, ĉarma modesteco, — klarigis fraŭlino Eleonoro Billing.

— Estus kruele, — diris kun mokĝemeto fraŭlino Whitcombe, — ne prezenti al ni tiun maloftan modelon, tamen, bedaŭrindege ni devas ne rompi nian regularon.

— Ho ne, — ekdiris la prezidantino, penante ŝajnigi seriozecon, — ni ja devas nin oferi sur la altaro de niaj altaj principoj.

— Aŭskultu knabinoj! — ekkriis Heleno Whitcombe, en kiu la estetikemo estis malplej profunda, kaj kiu iafoje ne povis ne montri naturan petolemecon, — niaj reguloj, simile al la leĝoj de l’ antikvaj Medoj kaj Persoj, estas ja neŝanĝeblaj, kaj ni ne povas inviti al niaj formalaj kunsidoj eĉ sendanĝeran junulon, tamen tio tute ne malhelpas al ni, je iu preteksto invadi la oficejon kaj konatiĝi kun tiu ĉarma modeleto de ideala vireco, aŭ, plibone, ni povus inviti lin al neformalaj kunvenetoj aliloke.

Tiu ĉi maltima propono unue preskaŭ forprenis la spiron de la ceteraj estetikulinoj, sed post momento, ĉiuj trovis ĝin sufiĉe alloga. Vero estas, ke, preskaŭ elĉerpinte sian elpenspovon pri taŭgaj diskutotaj temoj, ili iomete enuis kaj sekrete deziris ion novan.