Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/71

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
54
MIRINDA AMO

— Ho, jes, — diris fraŭlino Mildredo Bompas, — la tuta mondo estas ja antaŭ vi. Vi povos vidi la ravajn belaĵojn de la mondo kaj poste reveni por festenadi je dolĉaj memoraĵoj.

— Se vi observos ilin per ĝusta, estetika spirito, — saĝe kaj averte interĵetis sinjorino Robinson.

— Kompreneble, — konsentis fraŭlino Billing, — alie vi fariĝos tiel sovaĝa, kiel via onklo . . .

— Aŭ tiel malsentema, kiel via patro, Eleonoro, — rediris sinjorino Robinson.

— Ho ve! — respondis Eleonoro, — mi farus ĉion por savi la karan knabon de tia sorto!

La entrudintinaro nun rigardis kaj ekstaze laŭdis kelkajn desegnaĵojn de Vilfrido kaj poste ne trovante pluan pretekston por resti, kun afablaj adiaŭparoloj foriris.

Similaj “neformalaj” kunvenetoj ĉiam okazis poste, kiam sinjoro Billing forestis dum la posttagmezo, destinita por la formalaj kunsidoj de la estetika societo. Kelkfoje okazis, ke la sinjorinoj fermis la kunvenon ĝuste, kiam Vilfrido estis forironta hejmen, kaj oni tiam kune promenis laŭ la vojeto apud la arbareto. Vilfrido baldaŭ fariĝis karulo de la tuta estetika societo. Amuzis ilin liaj fantaziaj ideoj kaj lia ĉarma malkaŝemeco, dum ili havis ridinde altan opinion pri liaj artista temperamento kaj estetikemeco. Se la knabo posedus iom pli da vivosperto kaj malpli da laŭdamo, li estus rimarkinta la ridindecon de l’ konduto kaj de la celoj de la estetikulinoj. Sed lian fantazieman kaj ankoraŭ nematuran kapon sorĉis la belsonaj, rapsodiaj, sed grandaparte malmultsignifaj kaj ofte sensencaj diroj de tiuj ĉi afektemaj, kvankam ĉarmaj kaj senkulpaj sinjorinoj. Tre plaĉis al li la videbla plezuro, kiun faris al ili lia kunesto, kiel ankaŭ ilia malavara laŭdado kaj preskaŭ adorado.

Sed tio ne estis la plej bedaŭrinda efekto de tiu ĉi interrilato. Iom post iom, senkonscie, li rigardis la belon kaj la bonon en la naturo kaj en la vivo kiel