Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
56
MIRINDA AMO

tiu demando kaŭzas al ŝi nemalgrandan maltrankvilon. Nun, sidante tie sur sia seĝo, kun la vizaĝo apogita sur la manplatoj kaj reve rigardante la gaje lumigitajn kaj rapide preterpasantajn printempajn nubojn, li ekmemoris la sanktan vivon de la patrineca amikino, kies tuta vivo ŝajne envolviĝis en la konscio de la Dia amo kaj konsistis en penado plaĉi al Li. Tiam li klare sentis, ke lia spirita progresado estas la plej forta deziro, kiun fraŭlino Lambert havas koncerne lin; kaj tiam lia nova ŝanĝiĝanta vivelvido ne aspektis al li tiel alloga, tiel kontentiga kaj esperoplena kiel antaŭe.

Tamen tiu ĉi serioza medito estis nur preterpasanta kiel la nuboj, kiuj, ŝajne, ĉaskuris unu post alia tra la blua ĉielo. Lia sola, daŭre malĝoja penso estis, ke lia foriro kaŭzos doloron al kvar amataj personoj: — fraŭlino Lambert, Flora, onklo Silaso kaj sinjorino Jenkins.

Flora Broadbent akre sentis la alproksimiĝantan disiĝon, sed, virinete, ŝi ankaŭ partoprenis la ĝojan antaŭsenton pri feliĉa, glora estonteco, kiu plenigis la koron de Vilfrido, kaj jam ŝi konsolis sin per la longaj leteroj, kiujn ili interŝanĝos dum lia foresto. Kaj poste . . . la revido!

La medito de Vilfrido interrompiĝis. La kapo de fraŭlino Billing ekaperis en malfermiĝanta pordo:

— Ho, Vilfrido, — ŝi diris, — hodiaŭ okazis la lasta kunsido de la estetika societo antaŭ via foriro, kaj la sinjorinoj deziras diri al vi adiaŭ. Ni ĉiuj iru kune tra la valvojeto, se vi ne estas tro okupita. Mi scias, ke vi ne estas tro okupita, ĉar, kiam mi ĵus preterpasis vian fenestron vi elrigardis, sed vi tute ne vidis min.

Kelkajn minutojn poste Vilfrido troviĝis en la bela valvojeto, ĉirkaŭita de la tuta anaro de la estetika societo, ricevante de la plej fervoraj membroj la lastajn konsilojn kaj admonojn. Ili estis tre fieraj pri la progreso, kiun faris ilia instruato.

Dum la pasintaj nokto kaj mateno fortaj printempaj pluvoj falis, kaj la pli malaltaj partoj de l’ vojeto estis malfacile traireblaj pro ŝlimaj lokoj kaj lagetoj. Tamen