Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
61
MIRINDA AMO

— Mi donus semajnon de mia vivo por vidi tiun scenon! Ridinda afektulo kaj same ridinda superdelikata knabinaro! Tiu estetika klubeto estas absolute la ekstremo de ridindeco en tiu ĉi ridinda mondo. Mi miras, ke sinjoro Billing, alie prudenta homo, permesas al sia filino estri en tiu afero. Tiuj absurdaĵoj tute maltaŭgigos la junulinojn por la tre malmultaj aferoj, en kiuj ili povas esti utilaj. Estetika sentkulturado! sensencaĵo! Mi kuraĝus veti, ke tri-kvaronoj de la tuta junulinaro ne scias fliki ŝtrumpon aŭ almeti sinapaĵon. Se tiuj junaj virinoj plenigis vian kapon per iaj el siaj idiotaĵoj, Vilfrido, mi esperas, ke la intensa laboro en Londono kaj la tiea komerca atmosfero reprudentigos vin.

Mi timas, — ekdiris sinjorino Jenkins, — ke Leo Broadbent neniam pardonos al Vilfrido, ke li estis okulvidanto de lia ridindiĝo.

— Ba! — malestime ekkriis onklo Silaso, — kio estas Leo Broadbent? Vilfrido povas bone zorgi pri si mem. Ju malpli li havos aferojn kun tiu afektulo, des pli bone estos. Mi esperas, ke Leo ne baldaŭ forgesos tiun humiliĝon. La sekvintan tagon, dimanĉon, dum la posttagmezo, malhelaj, pezaj nuboj, pelitaj de fortaj ventoj ruliĝis sur nigreflava ĉielo. Muĝantaj ekventegoj iafoje balais la stratojn de la urbeto kaj ĵetis grandgutan pluvon, intermiksitan kun hajleroj kontraŭ la fenestrajn vitrojn de la ĉambreto de fraŭlino Lambert. Estis premaere, malgajige. Neordinare frue krepuskiĝis kaj la senhomaj stratoj aspektis ankoraŭ pli malgajaj ol kutime.

Flora Broadbent sidis ĉe la lito de sia amata amikino, fraŭlino Lambert. Neniu el ili multe parolis. Precipe la koro de la kuŝanta virino estis tro plena por paroli: jam de pli ol unu horo ili atendas Vilfridon, kiu promesis veni, por diri adiaŭ al ili. Malgraŭvole la brusto de la patrino iom forte laboris, kaj malgraŭvole malkvietigaj pensoj premis ŝin. Foje ŝi suprensendis ekpreĝetojn pri fortoj elporti la disiĝon kaj regi sian emocion. Ŝi nepre devas ja esti trankvila, por ke ŝi ne per troa elmontro de amo malkaŝu sian sekreton. Sed, ho! ĝuste kiam la mal-