Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
62
MIRINDA AMO

trankvile atendita momento de l’ disiĝo alproksimiĝas, revenis kun duobligita forto la malnova dezirego, diri al la amegata knabo, ke ŝi estas lia patrino, kaj postuli sian patrinan rajton pri li. Ĉu ne estas certe, ke la influo, kiun ŝi ĝis nun posedis sur liaj koro kaj pensoj, malkreskos, kiam li estos for en la malproksima mondo? Ordinare eĉ patrino ne povas ĉiam, per interŝanĝo de leteroj, konservi sufiĉe da influo sur forestantaj filoj por direkti la disvolviĝadon de ilia karaktero; kiom malpli, do, ŝi, kiel nura amikino, fremdulino! Tamen, ne; ŝi ne volis cedi al la dezirego de l’ koro; ŝi ne volis rompi la sanktan promeson kaj ŝi ne kuraĝis riski altiri sur sin la malestimon de la knabo!

Ŝian mediton interrompis la plenda, maltrankvila voĉo de la knabino ĉe la litflanko:

— Jam malheliĝas, fraŭlino Lambert; se Vilfrido ne venos baldaŭ, mi devos iri hejmen, ne dirinte al li adiaŭ. Eble li tute ne venos.

— Jes, infano, li venos. Onklo Silaso ne malpermesos al li la plezuron adiaŭi min.

Ree ekregis peza silento en la malheliĝanta ĉambreto. Ree la knabino rompis ĝin:

— Fraŭlino Lambert, — ŝi diris, metante la kapon sur la brakon de la virino kaj ame premante ŝian maldikan, preskaŭ diafanan manon, — mirinde estas, kiom vi amas Vilfridon. Vi amas lin, kvazaŭ li estus via propra infano; ĉu ne?

La suferantino retiris la manon el tiu de Flora kaj metis ĝin sub la littukojn, por ke la knabino ne rimarku ĝian ektremon. Post momento ŝi respondis trankvile kaj kun rideto ĉirkaŭ la palaj lipoj:

— Jes; kaj mi amas vin, kvazaŭ vi estus mia propra filino; ĉu ne, Flora?

La knabino ekstariĝis kaj ĉirkaŭprenante la patrinecan virinon, ekkriis kun ama fervoro:

— Ho, jes, kara fraŭlino Lambert, mi scias tion, kaj mi ne povas eldiri, kiom mi ŝatas vian karan amon. Vortoj estas tiel malvarmaj!