Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
64
MIRINDA AMO

nepre tuj respondos kaj sciigos al vi pri ĉio, kio al mi okazos. Kuraĝe do, Flora. Ni certe revidos nin almenaŭ unufoje ĉiujare.

Post la foriro de Flora eniris sinjorino Gadd, alportante lumigitan lampon. Tiu ĉi bonkora, babilema virino foruzus la tutan al ili restantan tempon, sed, feliĉe, iu venis por viziti ŝin.

Restis al ili nur tre malmultaj minutoj. Vilfrido eksidis apud la lito kaj ekprenis la blankan manon kuŝantan sur la litkovrilo. Lia vizaĝo estis malĝoja, kaj el liaj bluaj okuloj brilis profunda amo. La koron de la patrino premis akra doloro, tamen ŝi sentis sin multe pli trankvila, ol ŝi atendis. Saĝaj, amoplenaj konsiloj, eldiritaj per kortuŝe mildaj vortoj, elfluis el ŝiaj lipoj. Vilfrido aŭskultis kun profunda respekto kaj sincera deziro ilin profiti. Fine ŝi diris:

— Ĉiam, Vilfrido, havu Dion antaŭ la okuloj kaj en la koro. Faru nenion, kion vi ne povos rakonti al mi kaj al Flora. Kaj, . . . Vilfrido, kara knabo mia, — ŝi diris kun iom tremetanta voĉo, — neniam forgesu, ke, pro nia reciproka amo, vi apartenas al mi, kaj mi al vi.

Ankoraŭ unu kiso, kaj longa ĉirkaŭpreno, — kaj Vilfrido estis for.

La orienta ĉielo jam ekruĝiĝis, kiam fine kompatema dormo forgesigis al la koro de la patrino, almenaŭ dum nemultaj horoj, ĝian ĉagrenon.