Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO VI

Tri jaroj kaj duono pasis. Vilfrido, nun plenkreska, kun beletaj lipharoj kaj vireca eksteraĵo, sidis, iun tipan novembran posttagmezon, en sia loĝoĉambro ĉe la strato Theobald en Londono. Lia freŝa vizaĝo aspektis enpense kaj iom malgaje: hodiaŭ li finos sian 21an jaron.

Antaŭ li sur skribotablo kuŝis du leteroj. Malrapide li relegis ilin, unu post la alia. La unua estis de lia onklo Silaso, verkita en neordinare kortuŝa stilo. Kun ama zorgemo sinjoro Hutton pritraktis la gravecon de lia plenaĝiĝo kaj la fakton, ke jam de tiu tago li povos, se li tion elektos, ekpreni en siajn proprajn manojn la bridojn de sia vivo. Ĝis tiu tago li, kiel lia supozita onklo, provizis, tre volonte kaj dankeme, ĉiujn rimedojn por lia edukado, neniel tuŝante lian, komence modestan heredon. Li sciigis lin, ke la bankiera firmo Bent, Eldridge kaj Best ĉe la strato Lombard, kies antaŭa, sed nun mortinta estro, sinjoro Enoch Eldridge, estis intima amiko de lia patro, prizorgas lian propraĵon. Onklo Silaso konsilis al li tuj iri viziti, en lia oficejo, sinjoron Johanon Eldridge, unu el la nunaj kompanianoj, por konsiliĝi kun li pri siaj aferoj. Laŭ lia kalkulo, la nuna, per intertempaj profitoj kreskinta kapitalo, liveros al li proksimume £100 jare.

Tiu ĉi novaĵo tre surprizis Vilfridon, kiu tute ne atendis subite fariĝi posedanto de tiaj riĉaĵoj, neniam antaŭe pripensinte la monaferojn de sia mortinta patro. Ĝi plenigis lin de duobla dankemo al la onklo pro lia eksterordinara sindonemo kaj boneco al li. La letero finiĝis jene:

“La plenumado de mia promeso, donita al via mortanta patro antaŭ dudek jaroj, estis por mi granda ĝojo. Mi pensas, ke mi plenumis tiun gravan komision konscience kaj kontentige. Kaj vi, kara Vilfrido, per via ĉiama obeemo kaj kvazaŭ fila amo multfoje pagis

65