Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
67
MIRINDA AMO

pasintaĵoj, kaj staras antaŭ vi vireco, esperplena, ĝoja vireco kun siaj pligrandaj povo kaj respondeco. Kia donaco Dia! — vireco, plena de espero, povo, ebleco! . . .

“Ni ambaŭ ame pensadas pri vi kaj fervore preĝas; ke la Dia favorkoreco estu via sorto en la daŭro de tiu ĉi nova jaro kaj por ĉiam. Dio benu vin, kara knabo . . .

“. . . sed, primeditante la pasintecon, ni ne povis ne rememori, ke, okaze de via lasta vizito, vi ne aspektis feliĉe, malgraŭ la ĝojo, kiun faris al vi la revido. Vi aspektis tro serioze, laŭ viaj jaroj tro penseme. Mi rimarkis en vi pli grandan ŝanĝon, ol vi mem, eble, konscias. Kaj ŝajnis al ni, ke vi evitas aludojn pri la stato de via animo. Mia kara knabo, mi ja ne rajtas admoni vin, nek altrudi konsilojn, ne estante petita, tamen, mia amo — nia amo — instigas min diri: — estu singarda rilate la elekton de viaj intimuloj. Pardonu, kara Vilfrido, mi ja konas vin de via infaneco; mi amozorge observadis la disvolviĝon de via karaktero kun kontenteco kaj ĝojo: eble mi konas vian koron pli intime ol vi pensas. Serĉu la amikecon de Diotimaj junaj viroj, kune kun kiuj vi povos disvolvi kaj pliriĉigi viajn spiritajn ecojn kaj utiligi ilin pro la bono de aliaj. . . .

“Vi sciigis al ni, ke vi eniris vian novan oficon. Ni esperas, ke vi trovos ĝin tute kontentiga, kaj ke viaj deziroj pri eventuala kompanianiĝo realiĝos.” . . .

Vilfrido demetis la leteron, duonturnis la seĝon kaj enpense rigardis en la fajron. Kontraŭvole li sentis sin maltrankvila; li sentis kvazaŭ la vortoj de la penetrema, klarvida suferantino malkovris al li lian propran koron: — Kiel bone ŝi konas min, — li diris al si en la pensoj, — kiel stranga estas la aldoniteco al mi de tiu virino. Per kio mi meritas ĝin? ŝi vere estas mia protektanta anĝelo.

Reve rigardante la ardantajn karbojn, li ekvidis la dolĉan, palan vizaĝon de la kara amikino kun ŝiaj glate kombitaj haroj iom vidiĝantaj el sub la blanka, gladita kufo. Ŝi ridetis al li el la bluaj, animoplenaj okuloj dolĉan rideton. Por li ne povis ekzisti pli pura, pli