Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
68
MIRINDA AMO

sankta anĝelo en la ĉielo. Efektive li tiam eksentis, ke la vivo de persono tia, kia fraŭlino Lambert, estas por li pruvo, ke anĝeloj ekzistas. Plue, li pensis, ke tia anĝela temperamento, tia sanktula saĝeco kaj ĉiama gajeco meze de grandaj suferoj ne povas esti forrezonataj de tiuj novaj filozofoj, kiuj, kvankam ne malkaŝe neante supernaturajn estaĵojn, tamen, ŝajne faradas sian eblon por igi ilin nekredeblaj. Ŝia eksterordinara animpaco vere estis por li nekomprenebla, kaj li devis akcepti pri ĝi supernaturan kaŭzon. . . . Tiam la direkto de liaj pensoj iom ŝanĝiĝis. . . . Kaj nun, jen la admonoj kaj konsiloj de tiu kara virino, sendube diktitaj de amo kaj saĝeco. Kiu havas rajton doni al li konsilojn, se ne ŝi? En la profundo de sia koro li ne povis ne senti la ĝustatempecon kaj pravecon de tiuj ĉi admonoj kaj konsiloj. Lia sincera aldoniteco al la bonkora virino forte instigis lin atenti ilin, kaj tamen li duondeziris, ke ŝi ne estus skribinta tion, kion ŝi skribis aludante lian amikaron. . . .

Poste li vidis, image, alian bildon en la ardantaj karboj, tiun de la juna skribintino de la letero, Flora Broadbent. Dolĉa, konfidema, malgranda Flora, tuj el burĝono disvolviĝonta floro! Ĉu ŝi partoprenas la zorgemajn pensojn de fraŭlino Lambert? Li vive imagis la du malsamaĝajn sed per korinklino kaj simpatio tiel intime kunligitajn amikinojn en la malgranda ĉambro, priparolantaj lin kaj liajn aferojn; sendube ofta kaj amata temo inter ili. Kun feliĉa emocio li ekmemoris la lastan adiaŭon antaŭ tri monatoj, en la mallarĝa vestiblo de la dometo de sinjorino Gadd, kiu feliĉe forestis. Li vidis, la unuan fojon, ekaperantan sur ŝia dolĉa, senkulpa vizaĝo knabinan ruĝiĝon. Kiel tiu vidaĵo plenigis lin je nedirebla ĝojo! — Ĉu vi ĉiam restos al mi fidela, karulino? — li estis demandinta. La mallaŭte dirita respondo: — Jes, mia Vilfrido, ĉiam, — ankoraŭ sonis kvazaŭ muziko en liaj oreloj. Li sentis, ke, kiam li premis la adiaŭan kison sur ŝiajn lipojn, la ektremeto de la lipoj kaj de ŝia mano ne estis, kiel ĉe la