Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
70
MIRINDA AMO

— Tio ne estas ĝuste la sento, kiun mi volas esprimi, mi penas tonesprimi la pacon de animo liberigita de duboj kaj mondaj turmentoj; kaj mi volas, ke la melodio plene harmoniu kun la vortoj, kiuj tiun senton eldiras. Sed aŭskultu.

Sinjoro Brent reludis la melodion kaj poste sin turnis al la pli juna viro. En lia vizaĝo vidiĝis streĉita, preskaŭ febra atendo kaj samtempe malkontenteco kaj malgajeco:

— Nu? — li demandis, rigardante la enpensan vizaĝon de Vilfrido, kiu videble ŝanceliĝis respondi. Fine tiu ĉi ekparolis kun sentebla bedaŭro en la voĉo:

— La melodio estas ja bela, tre bela, sed, por diri al vi la veron, ĝi ne sentigas ĝuste tion, kion vi volas. Mian unuan impreson ne povis ŝanĝi la ripeto. Mi ne povas forigi la senton de kaŝita, kvazaŭ sub la supraĵo kuŝanta malĝojo. Profundan animpacon pro apartiĝo, dekroĉiĝo de la mondo — pardonu — mi pentrus alimaniere. Tio, kion vi bezonas, estas, kiel mi jam diris al vi, ebleco enprofundigi vin en la senton mem, kiun vi deziras, ke aliaj akceptu, unuvorte, pentri per vortoj kaj tonoj viajn proprajn sentojn. Sinjoro Brent leviĝis de la seĝo. Lia vizaĝo montris akran animdoloron; liaj okuloj iomete ruĝiĝis pro la intenseco de liaj sentoj, kaj ĉirkaŭ lia buŝo ekludis stranga, maldolĉa rideto, kiu vidigis malesperon kaj mem-malestimon:

— Jes, mi scias; vi estas prava, knabo, tute prava. Mi diris al mi mem tion centojn da fojoj. — Li trapasis parton de la ĉambro, haltis kaj post momento daŭrigis per treege maldolĉa voĉtono: Ho ve! Kiel povas mi priskribi per tonpentraĵo tian pacon kaj superteran serenecon; mi, kies animo estas ĉiam disŝirita de teruraj pasioj, turmentaj duboj kaj — kaj tio estas la plej malbona afero — la scio, ke ĉio ĉi tio estas plene meritita sekvo de miaj propraj agoj. Mi, kiu estas tenita per milo da katenoj de mi mem forĝitaj. Vilfrido, vi ne scias, en kia infero mi vivadas, la plej profunda infero el ĉiuj,