Paĝo:Luyken - Mirinda amo, 1913.pdf/88

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
71
MIRINDA AMO

la infero de fortaj pasioj. Pasioj, kiujn mi abomenas kaj tamen karesas kaj ne forpelus, eĉ se mi povus. Vi ne komprenas tion — kompreneble ne — kiel vi povus? Ho! kiel mi penadis kurbigi, venki tiujn pasiojn; ne pro interna sankta impulso, almenaŭ tre malofte, sed pro kvazaŭ ekstera neceso: ambicio, nesatigebla ambicio. — Li haltis momenton, distrite aliris al la fenestro, elrigardis, sed vidante nenion, revenis en la profundon de la ĉambro. Li daŭrigis: — Se ne estus pro tiu ĉi absorbanta ambicio, mi dronus ĝis la plej profunda stato de bestiĝo. Iafoje mi malbenas tiun ambicion mem, kiu, en aliaj horoj, ŝajnas al mi esti mia sola savanto. Sen tiu ambicio mi ja estus nura besto, sed, eble, mi tiam estus indiferenta, paca.

Vilfrido interrompis la pasian elfluegon da vortoj, parolante milde sed firme:

— Vi ne estus tia, Alfredo.

— Eble eĉ ne tiam, — akre rediris sinjoro Brent, ekkoleretinte pro la interrompo, — Vilfrido, mi ofte forte sentas en mi mem la esencon de grandegaj kapabloj. Oni ne povas havi ambiciojn tiajn, kiaj la miaj, ne havante almenaŭ en la profundo de l’ animo respondajn kapablojn. Sed, malfeliĉege, miaj fortaj pasioj detruadas kvazaŭ colon post colo tiujn kapablojn kaj nebuligas la spiriton. Nur kelkfojaj ekbriletoj de l’ genio montras al mi, ke ankoraŭ ĝi ekzistas. Mi kredas, ke sen tiuj korpon kaj animon detruantaj pasioj mi povus verki monumentojn de muzikaj kaj poeziaj geniaĵoj, egalantajn la verkojn eĉ de la plej famaj verkistoj, kiujn la mondo iam vidis. Sed tio ne estas la tuta enhavo de l’ pokalo da maldolĉaĵoj: La mondo persiste malkomprenas min. Tamen ĝi devos aŭskulti min unu tagon. Mian unuan verkon ĝi malŝatege reĵetis. Je la dua verko, tragedia opero, la mondo skuis la kapon:

— Mi ne komprenas, — ĝi diris, — tio ne estas laŭ la nuntempa gusto. La verko ja enhavas belaĵojn, sed . . . mi ne komprenas ilin. — Ili komprenos unu tagon, Vilfrido, mia knabo! Mi enmetis en la verkon tutan